From Wikipedia, the free encyclopedia
Valér Ferenczy [ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Valér estis hungara pentristo, grafikisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia patro estis Károly Ferenczy, lia patrino estis Olga Fialka, liaj gefratoj estis Noémi Ferenczy kaj Béni Ferenczy.
Valér Ferenczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ferenczy Valér en 1910 |
Naskiĝo | la 22-an de novembro 1885 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando) |
Morto | la 23-an de decembro 1954 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-37 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Ferenczy |
Patrino | Olga Fialka |
Frat(in)oj | Béni Ferenczy kaj Noémi Ferenczy |
Edz(in)o | Eta Sárossyová (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto de nefikcio grafikartisto |
Valér Ferenczy naskiĝis la 22-an de novembro 1885 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 23-an de decembro 1954 en Budapeŝto.
Valér Ferenczy studis hejme en la familio, en Artistkolonio (Nagybánya) (1896-1901), en liberlernejo de Nagybánya (1902-1906), ankaŭ en Munkeno (1903), en Berlino de Lovis Corinth (1904-1905), en Parizo (1906). Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio. Ekde 1907 li ekspoziciis, li havis propran atelieron en Nagybánya (ĝis 1927). En la jaroj 1908 kaj 1909 li havis stipendion. En la studjaro 1911 li lernis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto, en 1914 li lernis teknikon pri akvafortoj en Parizo. En 1927 li translokiĝis al Budapeŝto, li pentradis plej ofte pejzaĝojn. Li ricevis arĝentan medalon en 1929, premion en 1935.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.