From Wikipedia, the free encyclopedia
Olga von Fialka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fialka Olga estis aŭstra-ĉeĥa-hungara pentristo, ilustristo. Ŝia geedziĝa nomo estis Ferenczy Károlyné, ŝia edzo estis Károly Ferenczy, ŝiaj gefiloj estis Valér Ferenczy, Noémi Ferenczy kaj Béni Ferenczy.
Olga Fialka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Olga von Fialka |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1848 en Terezín |
Morto | 17-an de decembro 1930 (82-jaraĝa) en Baia Mare |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Károly Ferenczy |
Infanoj | Valér Ferenczy, Béni Ferenczy, Noémi Ferenczy |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Olga Fialka naskiĝis la 19-an de aprilo 1848 en Theresienstadt (Habsburga Imperio, nun en Ĉeĥio), ŝi mortis la 17-an de decembro 1930 en Baia Mare (Rumanio).
Olga Fialka studis pentradon komence en Krakovo de Jan Matejko, poste en belarta akademio en Vieno de August Eisenmenger. Post siaj studoj ŝi pentradis kaj ilustris fabelojn. En 1884 ŝi renkontiĝis kun fora parenco Károly Ferenczy (dek kvar jarojn pli juna), ili longe studvojaĝis al Italio, Munkeno, Parizo, hejmenvenintaj ili geedtiĝis. Post naskiĝo de Valér en 1885 ŝi okupiĝis pri la familio kaj grandparte forlasis la pentradon. Inter 1889 kaj 1893 ili vivis en Szentendre, poste en Munkeno, ekde 1896 en Artistkolonio (Nagybánya). En 1917 ŝi vidviniĝis. Ŝi naskis en 1885, poste ĝemelan paron en 1890.
Ŝi parolis germane, ĉeĥe, itale, pole, france, post la geedziĝo ankaŭ hungare, fine rumane. En 1951 en Szentendre estis establita memormuzeo pri artaĵoj de familio Ferenczy.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.