Valentin Rasputin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valentin Grigorjeviĉ Rasputin (rusa: Валентин Григорьевич Распутин) (la 15-an de marto 1937, vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, Sovetunio — la 14-an de marto 2015, Moskvo, Rusio) estis rusa verkisto kaj medioaktivisto.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Grigorij Rasputin. |
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Valentin Grigorjeviĉ Rasputin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Валентин Распутин | |||||
Naskiĝo | la 15-an de marto 1937 en vilaĝo Ust-Uda, Irkutska provinco, RSFSR, Sovetunio | ||||
Morto | la 14-an de marto 2015 en Moskvo, Rusio | ||||
Etno | ruso | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio, Rusio | ||||
Alma mater | Irkutska ŝtata universitato | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Svetlana Rasputina | ||||
Infanoj | Maria Rasputina | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto, publicisto, aktivulo | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo kaj politiko vd | ||||
Aktiva dum | 1966—2013 | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | vilaĝa prozo | ||||
Verkoj | Adiaŭo al Matjora, Mono por Maria, Flugo al la arbaroj, Adiaŭo al Matjora, La lasta termino, La fajro | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estas konsiderata unu el la plej gravaj rusaj (siberiaj) verkistoj de la 1970-aj jaroj kaj ekde la sama tempo ankaŭ ekologiisto[1] kiu engaĝiĝis en la protekton de la lago Bajkalo [2].
En la 1990-aj jaroj li subtenis la opozicion kontraŭ la reformoj de Boris Jelcin, subskribante interalie la manifeston "Vorto al la popolo", kritikanta la perestrojkon kaj postajn reformojn.
En 1993, la asteroido 4537 Valgrirasp estis nomita honore al li [3].