politika reformomovado en Sovetio dum la 1980aj jaroj From Wikipedia, the free encyclopedia
Perestrojko (ruse перестройка; [pereSTROJka], rekonstruo, restrukturigo aŭ transformado) estas procezo, kiun komencis Miĥailo Gorbaĉovo por reformi la politikan kaj ekonomikan sistemon en Sovetunio.
Perestrojko celis realigi demokratiajn principojn (liberajn balotojn, disigon de povoj), kvankam oni planis konservi la privilegian pozicion de la komunisma partio.
Unue principoj de Perestrojko estis formulitaj aprile de la jaro 1985 sine de la Komunisma Partio de Sovetunio. Tiuj principoj estis disvolvitaj dum la 27-a kaj la 28-a partiaj kongresoj, en 1986 kaj 1990.
Perestrojko kaj glasnost kuraĝigis la homojn en la influsfero de Sovetunio postuli pli da libereco, kio fine kondukis al la falo de la fera kurteno kaj la disfalo de la orienta bloko. Perestrojko do, en la internacia nivelo, estas konsiderata fino de la Malvarma milito.
Pli kaj pli drastaj ŝanĝoj en la vivo de la ŝtato fine iĝis nekontroleblaj, kio kaŭzis ĝeneralan krizon kaj disfalon de Sovetunio dum 1991.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.