Grigorij Rasputin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grigorij Jefimoviĉ RASPUTIN (ruse Григорий Ефимович Распутин, Grigorij Jefimoviĉ Rasputin; [ɡrʲɪˈɡorʲɪj jɪˈfʲiməvʲɪtɕ rɐˈsputʲɪn]; la 10-an de januaro 1869, Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio — la 30-an de decembro 1916, Petrogrado, la Rusia imperio) estis la rusa monaĥo kaj mistikulo, havinta signifan influon je la familio de la rusa caro Nikolao la 2-a.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Valentin Rasputin. |
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Grigorij Rasputin | |
---|---|
Grigorij Rasputin en 1916 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-a de januaro 1869 en Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio |
Morto | 30-a de decembro 1916 en Petrogrado, la Rusia imperio |
Mortokialo | Drono kaj pafvundo |
Lingvoj | rusa • angla |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Edz(in)o | Praskovia Fyodorovna Dubrovina (en) |
Infano | Maria Rasputin (en) |
Okupo | |
Okupo | mistikulo kamparano politikisto okultisto monaĥo |
Fermi
Rasputin akiris famon de kuracanto kaj misterokreanto kaj en la jaro 1907 Rasputin estas invitita al la cara kortego.
Ĉi tie Rasputin akiris simpation precipe de la carino, Aleksandra Fjodorovna, kiu estis konvinkita, ke dank’ al hipnotaj kapabloj pliboniĝas stato de ŝia grave malsana (hemofilia) filo, carido Aleksej Nikolajeviĉ (1904–1918).