![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/99/Hugo_1989-09-15_1105Z.png/640px-Hugo_1989-09-15_1105Z.png&w=640&q=50)
Uragano Hugo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Uragano Hugo estis rara sed povega kaboverda uragano kiu kaŭzis grandan damaĝon kaj multajn vivoperdojn ĉe Deventaj Insuloj, Puerto Rico, kaj Sudorienta Usono. La Uragano Hugo formiĝis ĉe la orienta Atlantiko ĉe Kaboverdo la 9an de septembro 1989. Hugo moviĝis milojn da mejloj tra la Atlantiko, kaj rapide plifortiĝis ĝis atingi kategorion 5 de uragana forto dum sia veturado. Ĝi poste trapasis ĉe Guadelupo kaj Sankta Kruco la 17an de septembro kaj la 18an kun kategorio 4. Iomete malfortiĝinte la Uragano Hugo pasis super Puerto Rico kiel uragano de fortokategorio 3. Okazis posta malfortiĝo kelkajn horojn poste kaj poste ĝi reaperis en Atlantikon, kun pli suba kategorio 2. Tamen, Hugo refortiĝis al kategorio 4 antaŭ reaperi ĉe la Isle of Palms (Suda Karolino) la 22an de septembro.
Uragano Hugo | |
---|---|
Hugo la 15-an de septembro 1989 | |
Aperis | la 10-an de septembro 1989 |
Malaperis | la 25-an de septembro 1989 |
Plej rapidaj ventoj | 260 km/h (160 mejloj/h) |
Plej malalta aerpremo | 918 mbar (hPa); 27,11 inHg |
Homaj mortoj | 107 |
Damaĝoj | ekvivalento de 10 miliardoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | ![]() |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Hugo_1989_Puerto_Rico_rainfall.gif/640px-Hugo_1989_Puerto_Rico_rainfall.gif)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Hurricane_Hugo_mobile_home_damage.jpg/640px-Hurricane_Hugo_mobile_home_damage.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Hurricane_Hugo_beach_front_damage.jpg/640px-Hurricane_Hugo_beach_front_damage.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Hugo_1989-09-21_1844Z.jpg/640px-Hugo_1989-09-21_1844Z.jpg)
La Uragano Hugo okazigis 34 mortojn (ĉefe pro elektrokuto aŭ drono) en Karibio kaj 27 en Suda Karolino,[1] lasis ĉirkaŭ 100,000 senhejmulojn, kaj rezultis en $10 bilionoj (1999 USD) de ĝenerala damaĝo, pro kio ĝi iĝis la plej damaĝa uragano iam registrita ĝis tiam. Tamen ekde 1989 Hugo estis preterpasata de multaj ŝtormoj kaj nune rangas la 11a plej damaĝa en Usono.