Baro (unuo)
mezurunuo de premo; 100 kilopaskaloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La baro estas fizika kaj teĥnika, SI-konforma unuo de premo. La nomo venas el la helena vorto βάρος–peza.
La propradira SI-unuo de premo estas la paskalo (simbolo "Pa"). Sed tiu estas tre malgranda, dum 1 baro estas proksima al la norma premo. Laŭ la eŭropunia direktivo 80/181/EWG ĝi povas uziĝi plu.
La simbolo de baro estas "bar".