From Wikipedia, the free encyclopedia
La umbroj komence de la 1-a jarmilo a.K. setligis la pejzaĝon, kiu nomiĝis, laŭ ili, Umbrion, kaj iujn ĉirkaŭajn teritoriojn sur la itala duoninsulo de suda Eŭropo. Temis pri popolo de la hindeŭropanoj kaj ene de tiu grupo de la italikoj, kies anoj parolis apartan lingvon, la umbran.
Umbroj | |
---|---|
etno • civilizacio | |
Italikoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
umbra lingvo | |
|
|
La popolanoj fondis iujn urboŝtatojn kiel Ameria (Amelia), Ariminum (Rimini), Asisium (Assisi), Iguvium (Gubbio), Interamna (Terni), Perusia (Perugia) kaj Spoletium (Spoleto). La umbroj estis sub forta kultura influo de la etruskoj, kaj post la milita malvenko en batalo apud la loko Mevania dum la jaro 308 a.K. finiĝis subuloj de la regno Romio. Rapide post la integrigon en la romian regnon ili estis kulture romanigitaj kaj alprenis la latinan lingvon.
La plej konata umbro estis la latinlingve skribanta komedia verkisto Plaŭto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.