Asizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Asizo (itale Assisi; IFA: /asˈsizi/[1], loka prononco: /asˈsisi/) estas urbo en la itala regiono Umbrio.


Ĝi situas proksime de la provinca ĉefurbo Peruĝo ĉe monto Subazio. La komunumo etendiĝas sur areo de 186 kvadrataj kilometroj kaj havis 27 605 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2023.
En Asizo estis fonditaj la katolikaj monaĥaj ordenoj de la franciskanoj kaj de la klaraninoj. La fondintoj, Sankta Francisko kaj Sankta Klara, estas entombigitaj en preĝejoj dediĉitaj al ili: la Baziliko Sankta Francisko kaj la Baziliko Sankta Klara. En 1756 la Baziliko Sankta Francisko nomumiĝis kvina granda baziliko de la Latina Eklezio, kaj en 1906 la la Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj en Asizo nomumiĝis sesa Granda Baziliko (ĉiuj aliaj kvar estas en Romo). Pro tiuj preĝejoj Asizo iĝis la dua plej grava pilgrimejo de katolikismo post Romo.
La Baziliko Sankta Francisko kun la du pliaj bazilikoj kaj aliaj franciskanejoj de la urbo ekde la jaro 2000 apartenas al la monda kultura heredaĵo laŭ UNESKO.
Kristanisma patrono de la komunumo estas la katolika sanktulo Rufinus of Assisi, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.
Remove ads
Esperanto
En 1997 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj la kongresanoj spektis esperantlingvan muzikalon pri la vivo de Francisko de Asizo.
En 2016 la jara kongreso de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj estis en Asizo.
En 2020 la Itala Esperanto-Federacio okazigos la Italan Kongreson de Esperanto en Asizo.
Famuloj
- Propercio, romia poeziisto
- sankta Rufino, episkopo kaj martiro (3-a jarcento)
- sankta Francisko
- sankta Klara
- Tullio Cianetti
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads