Estante filo de advokato li frekventis en Schöneberg la nehumanisman Siemens-gimnazion kaj la reformpedagogian instituton de FSG Wickersdorf; poste li ekstudis en Ĝenevo kaj Berlino jursciencojn. Paralale li trejniĝis pentriste. Jam dum lernejaj jaroj li konatiĝis kun la grafikisto George Grosz kiu apogis la artistan talenton de Becher.
Sed talentita li estis ankaŭ verkade. Ekde 1932 li membris ĉe PEN-klubo kaj aperis la novelaro Männer machen Fehler ĉe Rowohlt-eldonejo; en 1933 la naziojbruligis liajn librojn. Tuj poste li iris al Aŭstrujo kaj fariĝis aŭstria ŝtatano. Tion li komentis kiel devo pro ke aŭstro nome Adolf Hitler fariĝis germano.[1] En novembro 1933 li nuptis la fruan kunstudentinon Dana Roda Roda, filino de la fama verkisto Alexander Roda Roda.[2]
Ĝis Anschluss li vivis ĉefe en Vieno sed ankaŭ ekz.en Parizo, Prago kaj Londono. Estante filo de la svisdevena pianistino Elisabeth Ulrich li esperis rajti vivi en Svislando kio por la svisaj aŭtoritatoj ne eblis pro ke la ege kontraŭfaŝisma sinteno de Becher evidentiĝis tro neneŭtrala. Sekve li fuĝis en marto tra Portugalujo al Brazilo (kun anoj de grupo ĉirkaŭ Hermann Mathias Görgen. Dum tri jaroj ili klopodis akiri vizon por Usono; en 1944 estis translokiĝo al la bogepatroj Novjorkon.
Reveno al Eŭropo estis en la 1948-a jaro; li kunportis teatraĵon titole Der Bockerer kiun li verkis kun Peter Preses. Ĝia enscenigo viena tre furoris. En 1954 Becher ekloĝis Bazele. En 1969 li publikigis la aŭtobiografisimilan romanon Murmeljagd kiu ĝuis noveldonon en 2009. En ĝi li temigis la veran kaj kredatan minacon kaj izolecon de ĵurnalisto. En 1955 premiiĝis la dramo Mademoiselle Löwenzorn per "Dramatikerpreis des Deutschen Bühnenvereins"; en 1976 svisaj ŝileremuloj aljuĝis al Becher "Gesamtwerkspreis der Schweizerischen Schillerstiftung".
La postlasitaĵaro troviĝas en Berno (Schweizerisches Literaturarchiv) kaj en Frankfurto ĉe Majno (Exil-Archiv der Deutschen Nationalbibliothek). Antologioj skriba, grafika, desegna el la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj spekteblis en majo 2012 en Berlino en la galerio "Rotes Antiquariat" por kio oni kreis belan katalogeton.[3]
Männer machen Fehler. Erzählungen. Rowohlt, Berlin 1932.
Niemand. Neuzeitliches Mysterienspiel. Julius Kittl Nachf., Moravská Ostrava 1934.
Die Eroberer. Geschichten aus Europa. Antaŭparolo de Ernst Glaeser, Oprecht, Zürich 1936.
Das Märchen vom Räuber, der Schutzmann wurde. Moritat. Antaŭparolo de Willy Keller. Notgemeinschaft Deutscher Antifaschisten, Rio de Janeiro 1943 (=Notbücherei deutscher Antifaschisten, 1).
kun Peter Preses: Der Bockerer. Tragische Posse. Sexl, Wien 1946. Kiel dramo en 1978 kun premiero en Mannheim.
Reise zum blauen Tag. Verse. Volksstimme, St. Gallen 1946.
kun Peter Preses: Der Pfeifer von Wien. 1950.
Nachtigall will zum Vater fliegen. Ein Zyklus Newyorker Novellen in vier Nächten. Sexl, Wien & Weismann, München 1950. - En ĝi troviĝas la rakontoj 1. Nacht: “Die Frau und der Tod”, 2. “Der schwarze Hut”, 3. “Beim Apfelwein”, 4. “Nachtigall will zum Vater fliegen”. Recenzo surrete. La kvar rakontoj ofte represiĝis, komplete aŭ parte.
Brasilianischer Romanzero. Frick, Wien & Classen, Zürich 1950.
Die Kleinen und die Großen. Posse. 1955.
Der Herr kommt aus Bahia. Schauspiel. 1957.
Kurz nach 4. Roman. Rowohlt, Hamburg 1957; ree 1976 kaj ĉe Arco, Wuppertal 2011, ISBN 978-3-938375-45-7.
Spiele der Zeit. Rowohlt, Hamburg 1957. Enhavante Samba, Feuerwasser kaj Die Kleinen und die Großen
Männer machen Fehler. Geschichten der Windrose. Rowohlt, Hamburg 1958.
Das Herz des Hais. Roman. Rowohlt, Reinbek 1960.
Makumba. Tragikömodie. 1965.
Spiele der Zeit. Band 2. Berlin 1968. Enhavas Niemand, Makumba kaj Mademoiselle Löwenzom.
Ihre Sache, Madame! und andere Erzählungen. Aufbau, Berlin (GDR) 1973.
Das Profil. Roman. Rowohlt, Reinbek 1973.
William’s Ex-Casino. Roman. Benziger, Köln 1973.
Biene, gib mir Honig. 1974. Komedio.
New Yorker Novellen. Benziger, Köln 1974
Siff. Selektive Identifizierung von Freund und Feind. Essays. Benziger, Köln 1978.
Franz Patenkindt. Romanze von einem deutschen Patenkind des François Villon in fünfzehn Bänkelsängen. Berliner Handpresse, Berlin 1979.
Vom Unzulänglichen der Wirklichkeit. Zehn nicht so nette Geschichten. Lenos, Basel 1983.
Die Eroberung einer Kleinstadt. Drameto. Ĉe Das Beste, Auswahlbücher, nr. 483, Stuttgart 1983 ISBN 3-87070-196-X; ree Thomas Sessler, Wien 2001.
Abseits vom Rodeo. Novelle. Lenos, Basel 1991.
"Ich lebe in der Apokalypse". Briefe an die Eltern. Komentis Martin Roda Becher kun Marina Sommer kaj Dieter Häner. Verlag der Theodor Kramer Gesellschaft, Wien 2012, ISBN 978-3-901602-39-9.
New Yorker Novellen. Eldono kun postparolo de Moritz Wagner. Schöffling & Co., Frankfurt am Main 2020, ISBN 978-3-89561-453-8.
Das Herz des Hais. Romano. Eldono kun eseo de Eva Menasse. Schöffling & Co., Frankfurt am Main 2021, ISBN 978-3-89561-456-9.
Jeroen Dewulf: Brasilien mit Brüchen. Schweizer unter dem Kreuz des Südens. NZZ-Verlag, Zürich 2007. ISBN 978-3-03823-349-7.
Walter Habel (eld.): Wer ist wer? Das deutsche Who’s who. 24. Ausgabe. Schmidt-Römhild, Lübeck 1985, ISBN 3-7950-2005-0, p. 63.
Daniela Hessmann: Kanonbildung, Türhüter und Diskursmächte im literarischen Leben Österreichs am Beispiel der Rezeption von Exilliteratur seit 1945. Praesens, Wien 2005 ISBN 3-7069-0309-1
Eva Menasse: So lacht die Hölle. Ulrich Bechers gewaltiger Roman "Murmeljagd" wird endlich wieder entdeckt. Ĉe: Die Welt, 17.10.2009.
Nancy A. Zeller: Ulrich Becher: a computer-assisted case study of the reception of an Exile, Bern 1983 (disertacio).
Ich bin Österreicher geworden, weil ein Österreicher namens Hitler Deutscher geworden ist. - kp. Ulrike Oedl: Das Exilland Österreich zwischen 1933 und 1938, p. 8 (tie ĉi interrete)