From Wikipedia, the free encyclopedia
Unesko-kolekto de reprezentaj verkoj (angle: UNESCO Collection of Representative Works) estas tradukprojekto de Unesko, kiu daŭris proksimume 57 jarojn inter 1948 ĝis 2005. Ĉi tiu projekto celis traduki tutmondaj literaturajn ĉefverkojn el diversaj lingvoj de la mondo, precipe el lingvoj kun malpli da parolantoj al pli parolataj lingvoj kiel la angla aŭ la franca[1]. La projekto sukcesis kolekti 1060 verkojn el 65 diversaj literaturoj ĝis 2005[2], kiam Unesko haltigis la projekton pro manko de financoj. Unesko tamen ankoraŭ rete disponigas la katalogon de la tradukoj.
Tiuj literaturoj reprezentas ĉirkaŭ 50 aziajn lingvojn, 20 eŭropajn lingvojn samkiel nombron de literaturoj kaj lingvoj el Afriko kaj Oceanio[3]. Estis ankaŭ tradukitaj kelkaj verkoj en malpli disvastigitaj lingvoj, kiel traduko de libro de la japana verkisto Yasunari Kawabata al la indonezia (krom al ok aliaj lingvoj) aŭ traduko de verko de la urdua poeto Faiz Ahmed Faiz al la hungara (krom al du aliaj lingvoj). UNESKO financis la tradukojn kaj eldonojn, sed UNESKO ne mem eldonis. Ĝi tiucele kunlaboris kun aliaj eldonejoj kiuj vendis la librojn sendepende.
Verkoj estis elektitaj surbaze de nombro da kriterioj. Ĝenerale, novaj versioj de tradukoj jam eldonitaj ne estis entreprenitaj kaj okazis malofte ke nuntempa aŭtoro kiu estas malmulte konata aŭ nur malmulte verkis, estis konsiderata por inkluzivo[1].
Verkoj estis elektitaj laŭ la sekvanta procedo: Membro-ŝtatoj proponas listojn de verkoj kiun ili konsideras esti reprezenta por la valoroj de iliaj kulturoj. Internacie agnoskitajn kulturajn organizaĵojn, kiel la PEN-klubo internacia kaj la Internacia Konsilio por Filozofio kaj Humanismaj Studoj ankaŭ rajtis doni konsilon en la establo de la listoj. Krome, ankaŭ rajtis proponi eldonejoj kiuj volis entrepreni la tradukon de specifaj verkoj kiujn ili konsideras meritas lokon en la kolekto.
Sekvas listo de la lingvoj en kiuj verkoj estis tradukitaj, kun la nombro de tradukitaj libroj en tiuj lingvoj:
Lingvoj kun signifa nombro da tradukotaj verkoj inkluzivas:
Signifaj grupoj de verkoj tradukitaj de unu lingvo al alia inkluzivas:
Aŭtoroj kun signifaj nombroj de tradukoj inkluzivas:
Kun la jaro de la eldono de la originalo[4]
(angla) UNESCO Kolekto de Reprezentaj Verkoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.