urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Trnava hungare Nagyszombat [nadjsombat] estas distrikta urbo en okcidenta Slovakio enhavanta 71929 da loĝantoj en jaro 2002. La ĉefurbo Bratislavo troviĝas nur 40 km sudokcidenten.
Trnava | |||
hungare Nagyszombat, germane Tyrnau, latine Tyrnavia | |||
urbo | |||
Strato de M. S. Trnavský | |||
|
|||
Oficiala nomo: Trnava | |||
Kromnomo: Malgranda Romo | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | ||
Distrikto | Distrikto Trnava | ||
Historia regiono | Hungara reĝlando | ||
Parto de | Dolné Považie | ||
Riveroj | Trnávka, Parná | ||
Situo | Trnava | ||
- alteco | 146 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 22′ 37″ N 17° 35′ 35″ O (mapo) | ||
Areo | 71,535 km² (7 153,5 ha) | ||
Loĝantaro | 67 726 (29.12.2008) | ||
Denseco | 946,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1211 | ||
Primatoro | Vladimír Butko (KDH) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 917 01 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-33 | ||
Aŭtokodoj | TT | ||
NUTS | 506745 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |||
Vikimedia Komunejo: Trnava | |||
Retpaĝo: www.trnava.sk | |||
Portalo pri Slovakio | |||
La plej frue slavoj kaj keltoj vivis en tiu loko. Béla la 4-a nomumis la komunumon libera reĝa urbo en 1238 sub nomo Zumbotel, ĉar la foiro okazis sabate. Tie mortis Ludoviko la Granda en 1382. La husanoj dum mallonga tempo okupis la urbon en 1432. Inter 1543-1822 pro la turkoj episkopo de Esztergom translokiĝis tien. En 1615 okazis paco inter Gábor Bethlen kaj Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio). En 1621 armeo de Transilvanio venkis la Habsburgojn. Universitato, presejo kaj biblioteko fondiĝis en 1635, sekve la urbo tiutempe iĝis centro de hungara kulturo. Francisko Rákóczi la 2-a grave malvenkis de Habsburgoj en 1704. Slovaka scienca societo formiĝis en 1793. Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Zsolna-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en Nagyszombat 15 163 da homoj (8032 slovakoj, 4593 hungaroj kaj 2280 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.
Ekde 1978 la urbo estas ĉefepiskopejo de slovaka eklezio. En 1997 oni fondis universitaton pri Sankta Cirilo kaj Sankta Metodo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.