From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Otrokocsi Fóris [otrokoĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Otrokocsi Fóris Ferenc estis hungara kalvinana pastro, poste katolika instruisto.
Ferenc Otrokocsi Fóris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en oktobro de 1648 en Rimaszécs aŭ Otrokocs (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 1-an de oktobro 1718 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | lingvisto teologo filozofo juristo |
Ferenc Otrokocsi Fóris[1] naskiĝis en oktobro de 1648 en Rimaszécs aŭ Otrokocs (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempaj Rimavská Seč aŭ Otročok en Slovakio), li mortis la 1-an de oktobro 1718 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio).
Ferenc Otrokocsi Fóris studis en Sárospatak, poste li instruis en kalvinana kolegio en Szatmár, pli poste li studis en Utrecht. En 1673 li hejmenvenis kaj li estis kalvinana pastro de Rimaszécs. En la sekva jaro la kontraŭreformacio trovis lin kaj estis kondamnita je trudremado sur galero. Preskaŭ post jaro li estis liberigita kaj tra Svislando li revenis al Utrecht, fine en 1679 al la patrujo. Li predikis en Rimaszécs, poste en Gyöngyös (1681-1683). Iom poste li iomete freneziĝis. Li vojaĝis al Oxford, kie li volis unuiĝi la kalvinanojn kaj luteranojn, poste li interesiĝis pri la katolikismo. Baldaŭ li hejmenvenis kaj parolis kun katolika episkopo. Li vojaĝis al Vieno, poste al Romo. Hejmenveninta li laboris en katolika arkivejo, fine li instruis en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li havis edzinon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.