From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfréd Krolopp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krolopp Alfréd estis hungara akademia instruisto. Lia familia nomvarianto estis Krolop.
Alfréd Krolopp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de januaro 1872 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 25-an de junio 1939 en Magyaróvár (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Alfréd Krolopp[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1872 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 25-an de junio 1939 en Magyaróvár (Hungara reĝlando).
Alfréd Krolopp akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1896. Post la diplomo li estis asistanto en la sama loko. Post 2 jaroj la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) sendis lin studvojaĝi al eksterlando. Hejmenveninta li laboris en la ministerio, sed ekde 1904 li denove instruis en la akademio, eĉ baldaŭ li estis akademiestro. Li ne politikadis, tamen post fiasko de Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis forigita. Intertempe ekde 1903 li partoprenis en redaktadoj de kelkaj agrikulturaj gazetoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.