![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Yamashita_Tomoyuki.jpg/640px-Yamashita_Tomoyuki.jpg&w=640&q=50)
Tomojuki Ĝamaŝita
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tomojuki Ĝamaŝita aŭ Tomoyuki Yamashita (山下 奉文 Yamashita Tomoyuki, 8a de novembro, 1885 – 23a de februaro, 1946; nomita ankaŭ Tomobumi Yamashita[1]) estis generalo de la Imperijapana Armeo dum la Dua Mondmilito. Fronte de la invado de Malajzio kaj Singapuro, lia plenumo de tiu tasko en 70 tagoj kondukis al la brita ĉefministro, Winston Churchill, nomi la malprestiĝigan falon de Singapuro al Japanio la "plej malbona katastrofo" kaj "pli granda kapitulaco" en la milita historio de Britio.[2] Tiu atingo havigis al Ĝamaŝita la kromnomon "Tigro de Malajzio". Poste en la milito, li estis komisiita por defendi Filipinojn el la avanco de la aliancanaj fortoj. Kiam li estis malkapabla haltigi la avancon de la aliancanaj fortoj, li kapablis teni parton de Luzono ĝis post la formala Kapitulaco de Japanio en aŭgusto 1945.
Tomojuki Ĝamaŝita | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1885 (1885-11-08) en Koĉi |
Morto | 23-an de februaro 1946 (1946-02-23) (60-jaraĝa) en Manilo |
Mortokialo | Pendumo ![]() |
Tombo | Tama Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio ![]() |
Alma mater | Terarmea Universitato de Japana Imperio Cagayan National High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | oficiro ![]() |
Post la milito, Ĝamaŝita estis juĝita pro militkrimoj faritaj de trupoj sub sia komando dum la japana defendo de la okupaciitaj Filipinoj en 1944. En polemika proceso, Ĝamaŝita estis kulpigita pro la fifaroj de siaj trupoj kvankam ne estis pruvoj ke li aprobis aŭ eĉ konis ilin, krom ke multaj el la malhumaĵoj estis faritaj de trupoj ne sub la komando de Ĝamaŝita. Tiu normo – teni la komandanton respondeca pro la militkrimoj de siaj subuloj ĉar la komandanto ne klopodis malkovri kaj haltigi ilin – iĝos konata kiel Ĝamaŝita normo. Ĝamaŝita estis kondamnita al mortopuno, kaj ekzekutita per pendumo en 1946.