From Wikipedia, the free encyclopedia
Todo sobre mi madre (trad. Ĉio pri mia patrino) estas hispana filmo de 1999 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar. La ĉefa aktorino estis Cecilia Roth kaj duarange ankaŭ Candela Peña, Antonia San Juan, Penélope Cruz, Marisa Paredes kaj Rosa María Sardá.
Todo sobre mi madre | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Todo sobre mi madre |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo • kataluna lingvo |
Kina aperdato | 8 apr. 1999, 4 nov. 1999, 19 maj. 1999, 1999 |
Ĝenro | filma dramo, komedia dramo, transgender film |
Kameraado | Affonso Beato |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Agustín Almodóvar |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Barcelono • Madrido |
Loko de rakonto | Barcelono • Madrido |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Penélope Cruz • Cecilia Roth • Marisa Paredes • Candela Peña • Antonia San Juan • Rosa Maria Sardà • Fernando Fernán Gómez • Cayetana Guillén Cuervo • Eloy Azorín • Fernando Guillén Cuervo • Toni Cantó • Fernando Guillén • Manuel Morón • José Luis Torrijo • Carmen Balagué • Patxi Freytez • Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez • Anne Baxter • Bette Davis • Celeste Holm • Fito Páez • Thelma Ritter • Pedro Almodóvar |
Produktinta firmao | El Deseo Renn Productions France 2 Cinéma |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro |
IMDb | |
La intrigo rilatas kun tiu de la antaŭa filmo de Almodóvar La flor de mi secreto (1995), kiu montras studentojn de medicino okupitaj por konvinki funebrajn familianojn permesi uzadon de organoj por transplantado, fokuse al la patrino de junulo mortinta en trafikakcidento. Todo sobre mi madre temas pri komplikaj aferoj kiel Aidoso, samseksemo, religio kaj ekzistadismo.
La filmo estis komerca kaj kritika sukceso je internacia nivelo, ricevante la Akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo. Krome, ĝi estis premiita ankaŭ en la Ora Globo kaj en la Premioj BAFTA al la Plej Bona Filmo en Neangla Lingvo kaj Plej Bona Reĝisorado (Almodóvar). La filmo ricevis ankaŭ ses Goja-premiojn, inklude al Plej Bona Filmo, Plej Bona Reĝisoro (Almodóvar), Plej Bona Aktorino (Roth). Cecilia Roth ricevis premion en la kategorio de Plej Bona Aktorino en la Eŭropaj Kinpremioj.
La filmo temas pri Manuela, argentina flegistino kiu superrigardas la transplantadon de organoj el donantoj en la Hospitalo Ramón y Cajal de Madrido. Ŝi estas fraŭla patrino de Esteban, junulo kiu deziras iĝi verkisto. En la 17a naskiĝtatgo de Esteban, estas surveturita de aŭto pro kio mortas, kiam li sekvis aktorinon Huma Rojo por ricevi aŭtografon post ludado en teatraĵo Un tranvía llamado deseo, en kiu Rojo ludas la rolon de Blanche DuBois. Manuela interkonsentas kun kolegoj, ke la koro de ŝia filo estus transplantita. Sekvinte la koron de sia filo ĝis la ricevinto, Manuela rezignas pri sia laborposteno kaj veturas al Barcelono serĉe de la patro de sia filo, nome Lola, transgenra virino.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.