The Godfather
Usona anglalingva filmo, eldonita en 1972, reĝisorita de Francis Ford Coppola / From Wikipedia, the free encyclopedia
The Godfather ("La baptopatro") estas 1972-a krima filmo direktita kaj kunverkita de Francis Ford Coppola, bazita sur la samnoma romano de la alia kunverkisto Mario Puzo. En la filmo aperis steluloj Marlon Brando, Al Pacino, Robert Duvall, Diane Keaton, kaj James Caan. La filmo estas la unua parto de la Godfather-trilogio, sekvita de The Godfather Part II en 1974 kaj The Godfather Part III en 1990.
La Baptopatro | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Godfather |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla lingvo |
Kina aperdato | 26-a de novembro 1972 |
Daŭro | 175 min. |
Ĝenro | Krimo, dramo |
Kameraado | Gordon Willis |
Buĝeto | $6.000.000 |
Reĝisoro(j) | Francis Ford Coppola |
Produktisto(j) | Albert Ruddy |
Scenaro | Francis Ford Coppola, Mario Puzo |
Laŭ la verko de | Mario Puzo |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Los-Anĝeleso |
Muziko de | Nino Rota kaj Carmine Coppola |
Rolantoj | Marlon Brando • Al Pacino • James Caan • Richard S. Castellano • Robert Duvall • Sterling Hayden • John Cazale • Diane Keaton • Talia Shire • Abe Vigoda • Al Lettieri • Gianni Russo • Corrado Gaipa • Al Martino • John Marley • Johnny Martino • Lenny Montana • Richard Conte • Alex Rocco • Julie Gregg • Simonetta Stefanelli • Saro Urzì • Angelo Infanti • Franco Citti • Joe Spinell • Morgana King • Richard Bright • Rudy Bond • Vito Scotti • Carmine Coppola • Roman Coppola • Sofia Coppola • Ron Gilbert • Tony King • Raymond Martino • Nick Vallelonga • Tony Giorgio • Victor Rendina • Salvatore Corsitto |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
Distribuo | Paramount Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films • Golden Globe Award for Best Screenplay • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama • Golden Globe Award for Best Actor – Motion Picture Drama |
IMDb | |
La rakonto de la filmo ampleksis dek jarojn de malfrua 1945 ĝis frua 1955, pri la estro de Novjorka Mafio kiu donas regadon de la familia entrepreno al sia malinklina filo. Ĝi rangas kiel la tria plej bona filmo de la American Film Institute[1], kaj estas unu el du filmoj kun rango de 9.1 el 10 (la alia estas The Shawshank Redemption) en la Internet Movie Database plej bona 250 listo.[2] Ĝi ankaŭ estas la plej alta filmo en la plej bona 100-listo de Metacritic.