![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bf/Diane_Keaton_2012-1_%2528cropped%2529.jpg/640px-Diane_Keaton_2012-1_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Diane Keaton
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Diane KEATON, origine: Diane HALL (naskiĝis la 5-an de januaro, 1946) estas usona aktorino kaj reĝisorino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Naskiĝinte en Losanĝeleso, ŝi studis aktoradon kaj kaptis la atenton de la publiko per ĉefrolo en la musikalo Hair, prezentita en la Broadway-teatro. Iom poste ŝi gajnis grandan renomon per rolo en la komedio Play It Again Sam. La scenaron verkis Woody Allen. Diane Keaton komencis kun li amrilaton kaj fruktedonan kunlaboron – kaj restis geamikoj eĉ post la disiĝo.
En la jaro 1978 Diane Keaton pro la ĉefrolo en la filmo Annie Hall gajnis Akademian Premion.