From Wikipedia, the free encyclopedia
La usona aktoro Marlon BRANDO naskiĝis je la 3-a de aprilo 1924 en Omaha, Nebrasko kaj mortis en Los Angeles, Kalifornio, je la 1-a de julio 2004.
Li famiĝis en la jaro 1947 pro la Broadway-spektaklo A Streetcar Named Desire. Ĝia filmigo en 1951 estis la komenco de lia internacia kinokariero. Oskarojn li gajnis en 1954 (pro On the waterfront) kaj en 1973 pro The godfather; ĉi-lastan li tamen rifuzis pro protesto kontraŭ la subpremo de la indianoj en Usono.
Tarita Teriipaia estas Franc-Polinezia aktorino kaj la tria edzino de Marlon Brando.
Kvankam li ŝajnis morti en mizero, postlasante grandajn ŝuldojn, fakte li postlasis posedaĵon en valoro de 20 milionoj da usonaj dolaroj, inkluzive insul-ĉenon en la Suda maro. (Li ŝajnigis esti mizerulo, por eviti la daŭrajn procesojn pro infan-alimento.)
Brando estis aktiva radioamatoro, kun la voksignoj KE6PZH kaj FO5GJ (ĉi-lasta de lia insulo). Li estis listigita en la Federacia Komisiono pri Komunikado (FCC) kiel Martin Brandeaux por konservi sian privatecon.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.