Terpsiĥoro
helena diino de danco; unu el la Muzoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Terpsiĥoro[mankas fonto] aŭ Terpsikoro[1] (greke Τερψιχόρη, latine Terpsichore), laŭ helena mitologio, estis muzo de danco, de teatra ĥoro kaj, laŭ aliaj, ankaŭ de muziko kaj tekstoj de kanzonoj. Oni reprezentas ŝin kun kronoj el floroj kaj liro en la manoj. Ŝi estis filino de Zeŭso kaj Mnemozina kaj kelkaj diras ke ŝi estus patrino de sirenoj kies patro estus Aĥeloo.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...
Terpsiĥoro | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Mnemozino |
Gefratoj | Klio • Kaliopo • Melpomeno • Uranio • Eŭterpo • Erato • Polimnio • Talio |
Edzo/Edzino | Aĥeloo |
Kunulo | Areso • Apolono |
Infanoj | Partenopa • Thelxiepea • Himeno • Molpe • Aglaophónos |
Fermi
Terpsiĥoro estis rolita de Rita Hayworth 1947 en la filmo Down to Earth kaj de Olivia Newton-John 1980 en la filmo Xanadu.
- Terpsiĥoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Terpsiĥoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)