Uranio (muzo)
helena diino de astronomio kaj astrologio; unu el la Muzoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Uranio (greke Ουρανία), laŭ helena mitologio, estis muzo de astronomio, aŭ pli bone de astrologio, ĉar en antikvo ne estas malsamo inter ili. Foje oni nomas ŝin ankaŭ muzo de filozofio kaj matematiko. Ĝenerale oni montras ŝin kun ĉiela globuso kaj cirkelo en la manoj kaj oni diras ŝin la plej juna el la muzoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri muzo de helena mitologio. Por informoj pri la ĥemia elemento, vidu la artikolon Uranio.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...
Uranio | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Mnemozino |
Gefratoj | Klio • Kaliopo • Melpomeno • Eŭterpo • Terpsiĥoro • Erato • Polimnio • Talio |
Edzo/Edzino | Amphimarus • Apolono |
Infanoj | Lino • Himeno |
Fermi
Ŝi estis filino de Zeŭso kaj Mnemozina. Oni diras ŝin patrino de Lino, kies patro estus Apolono aŭ Amfimaro. Laŭ Katulo, ŝi estis patrino de Himeno, kies patro estus Dionizo. Heziodo diris, ke ŝi estis patrino de Lino kaj Orfeo kun Apolono.