Kaliopo (helene Καλλιόπη, latine Calliope) estis en la helena mitologio filino de la plej alta dio Zeŭso kaj diino de la memoro Mnemozino. Kaliopo estis unu el naŭ Muzoj nome muzo de rakonta poezio kaj de elokvento.
Kaliopo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Mnemozino |
Gefratoj | Klio • Melpomeno • Uranio • Eŭterpo • Terpsiĥoro • Erato • Polimnio • Talio |
Edzo/Edzino | Oeagrus • Aĥeloo |
Kunulo | Apolono • Magnes • Areso • Strymon • Zeŭso • Aĥeloo |
Infanoj | Orfeo • Linus • Himeno • Rhesus of Thrace • Edonus • Koribantoj • Ialemus • Aelinus |
Kaliopo havis filon Orfeon, kies patro estis traka reĝo Oiagro (aŭ dio Apolono), plia Apolona filo estis Ialemo, kantisto de funebraj kantoj, mortis juna. Lia frato Lino estis fama kantisto, kiu ne havis konkurencon. Li estis ankaŭ instruisto de muziko, nome de Heraklo, kiu lin okaze de la instruado de lyra ludado mortigis pro ofta riproĉo de la mankoj. Sed alie oni asertas, ke mortigis lin dio Apolono mem, kiun la filo en muziko kaj kantado superis. Plie oni sciigas, ke Kaliopo estis ankaŭ patrino de Sirenoj, sed estas nomataj ankaŭ aliaj Muzoj.
Reflekto en artoj
- Unu el la plej bonaj statuoj de Kaliopo estas en Vatikana muzeo (romia kopio el la 3-a ĝis 2-a jc a.K.)
- multaj pliaj statuoj estas en Nacia muzeo en Napolo, en pariza Luvro kaj en munkena Gliptoteko.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalliopé en la ĉeĥa Vikipedio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.