kataluna hispana anarĥi-sindikatistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Teresa Claramunt i Creus (naskiĝis la 4-an de junio 1862 en Sabadell, mortis la 11-an de aprilo 1931 en Barcelono) estis kataluna hispana anarĥi-sindikatistino.
Teresa | |
---|---|
Anarĥiista propagandistino | |
Persona informo | |
Naskonomo | Teresa Claramunt i Creus |
Naskiĝo | la 4-an de junio 1862 en Sabadell |
Morto | la 11-an de aprilo 1931 en Barcelono |
Tombo | Montjuïc Cemetery (en) |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Loĝloko | Sabadell |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | anarki-sindikatismo politikisto redaktisto |
Ŝi estis tekstila dungitino kaj fondis anarĥiistan grupon en Sabadell, influita de Fernando Tarrida de Mármol, kun kiu ŝi partoprenis en la sep-semajna striko de 1883 dum kiu estis postulita labortago de 10 horoj potage. Tiel, en oktobro 1884 ŝi estis unu el la fondintoj de la Sekcio Varia de Laboristoj anarĥi-Kolektivistoj de Sabadell (Secció Vària de Treballadores Anarco-col·lectivistes de Sabadell). En 1892, kun Ángela Lopez de Ayala kaj Amàlia Domingo ili antaŭenigis la unuan hispanan feministan societon, la Societo Aŭtonoma de Virinoj de Barcelono (Sociedad Autónoma de Mujeres de Barcelona)[1].
Ŝi estis arestita post la eksplodo de bombo en la Gran Teatre del Liceu en Barcelono en 1893 kaj denove dum la proceso de subpremo de Montjuïc (Procés de Montjuïc) (1896), dum kiu ŝi estis brutale batita, kio kaŭzis efikojn por la resto de ŝia vivo. Kvankam ŝi ne estis konviktita de ajna krimo, post la proceso ŝi estis limigita al Anglio ĝis 1898. Ŝi fondis la magazinon El Productor (La Produktisto) (1901) kaj aktive partoprenis en la sociaj demandoj de la frua 20-a jarcento. Ŝi kontribuis al magazinoj La Tramuntana kaj La Revista Blanca kaj direktis la gazeton El Rebelde en 1907-1908[2].
En 1902 ŝi partoprenis en mitingoj solidarece kun la strikantoj de la metala sektoro kaj en la ĝenerala striko de februaro 1902. Ŝi estis arestita denove post la eventoj de la Setmana Tràgica (Tragika Semajno) en aŭgusto 1909 kaj limigita al Zaragoza, kie en 1911 ŝi helpis lokajn sindikatojn impulsi membrecon de la CNT kaj la ĝeneralan strikon de 1911, kio kondukis ŝin al nova malliberejo. Jam tre malsana kaj limigita inter lito kaj seĝo, polico priserĉis ŝian loĝejon post la atako kontraŭ kardinalo Juan Soldevilla y Romero en Zaragoza la 4-an de junio 1923, serĉante pruvon ke ŝi estis kulpa pri tio. En 1924 ŝi revenis al Barcelono, sed paralizo iom post iom malproksimigis ŝin de publikaj aktivecoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.