From Wikipedia, the free encyclopedia
La Teknika Universitato Delft (nederlande Technische Universiteit Delft, mallonge TU Delft) estas nederlanda teknika universitato en Delft. Ĝi estas la plej granda kaj plej malnova teknika universitato de Nederlando. TU Delft estas membro de la IDEA League kaj rangas supre en la listo de Times Higher Education pri teknikaj universitatoj.
La universitato fondiĝis kiel Koninklijke Academie (esperante Reĝa Akademio) la 8-an de januaro 1842 kun Antoine Lipkens kiel fondinto kaj direktoro. Je la 20-a de majo 1846 ĝi iĝis politeknika lernejo, kaj je la 22-a de majo 1905 Teknika Instituto. Finfine, la Instituto akiris la titolon de Teknika Universitato la 1-an de septembro 1986[1].
Origine la universitato troviĝis en konstruaĵoj en la centro de Delft, sed ekde la dua duono de la 20-a jarcento la universitato situas kune en unu kampuso. En 1997, la lasta parto de la universitato kiu ankoraŭ sidis en la urbocentro (la biblioteko) moviĝis en novan konstruaĵon en la eksterurba kampuso.
En 2005 TU Delft havis ok fakultatojn :
La universitato oferas dek ses bakalaŭrajn studojn kaj tridek magistrajn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.