From Wikipedia, the free encyclopedia
Tarascon (jen france kaj okcitane, esperante Taraskono) estas urbo kaj komunumo de suda Francio. Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 15 423 loĝantoj. Nuntempe la urbo estas rigardata kiel pordo al la Alpilles, la kalka montaro de la suda Provence.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tarascon-sur-Ariège. |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tarascon (stacidomo). |
Tarascon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
Kastelo de la Reĝo René | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Riverbuŝoj de Rodano | ||||
Arondismento | Arles | ||||
Kantono | Châteaurenard | ||||
| |||||
INSEE kodo | 13108 [+] | ||||
Poŝtkodo | 13150 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 15 423 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 48′ N, 4° 40′ O (mapo)43.8054.6594444444444 [+] | ||||
Alto | 17 m [+] | ||||
Areo | 73,97 km² (7 397 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tarascon [+] | |||||
| |||||
La urbo estis fondita en la jaro 48 de la romianoj. Sudoriente en la kvartalo Saint-Gabriel troviĝas la romia Ernaginum, kie estis la plej granda gaŭloromia vojkruĉiĝo: La Via Domitia antaŭ la transiro de la Rodano renkontis kun Via Aurelia, kiu gvidis orienten al Salon-de-Provence kaj suden al Arles.
Laŭdire la nomo de la urbo estis Nerluc, kiu signifas nigra loko. La nomo supozeble devenis de la densaj arbaroj ĉirkaŭ la loko.
Oni diras, ke la nomo de la urbo rilatas al la drako, kiu vivis apud la bordo de la rivero Rodano. La drako ĝenis la ŝipveturadon kaj formanĝis veturantojn.
La savo venis de Marta, kiu laŭdire estas fratino kaj de Maria Magdalena kaj Lazaro. Ili fuĝis post la morto de Jesuo Kristo per eta boato kaj atingis la bordon de la Provence. Tie ĉiuj tri estas rigardataj kiel esence gravaj sanktaj personoj.
Marta sukcesis kvietigi la drankon per sankta akvo kaj ŝi montris la krucon al ĝi. Nun ŝi povis gvidi la drakon kiel hundo per rimeno al la loĝantaro, kiu mortigis ĝin. Kelkaj diras per ŝtonoj, aliaj per lancoj.
Marta restis en la urbo kaj fondis monaĥejon por inoj. Ŝi mortis en la jaro 81 kaj la loko iĝis celo de pilgrimado. La loka preĝejo Collégiale Royale Sainte Marthe, kiu estas konstruita sur ŝia domo kaj kie laŭdire estas la tombo, estas unu el la plej belaj preĝejoj de Provence.
Tartarin de Tarascon aŭ esperante Tartarino de Taraskono estas famaj rolulo kaj respektive romano de la franca verkisto Alphonse Daudet. Tartarino estas vantema ĉasisto kiu veturas al Afriko por ĉasi leonon, kio ebligas lin travivi aventurojn. La rolulo kaj la romano (plus du sekvaĵoj) famigis ne nur la verkiston, sed ankaŭ la urbon, kie nuntempe estas domo dediĉita al la verkisto kaj oni celebras per festo la rolulon de Tartarino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.