Taiŝo-epoko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Taiŝo aŭ Taishō (大正) estas periodo en la historio de Japanio kiu datas el la 30a de Julio 1912 ĝis la 25a de Decembro 1926, koincide kun la regado de la Imperiestro Taiŝo.[1] La nova imperiestro estis malforta homo, kiu akcelis la ŝanĝon en politika povo el la malnova oligarkia grupo de maljunaj ŝtatestroj (aŭ genrō) al la Imperia Dieto de Japanio kaj al demokratistilaj politikaj partioj. Tiel, la erao estas konsiderata epoko de liberala movado konata kiel "Taishō demokratio" en Japanio; ĝi estas kutime klare distingita el la antaŭa kaosa Meiĵi-periodo kaj la posta militistema unua parto de la Ŝoŭa-epoko.[2]
Rapidaj faktoj Historio de Japanio ...
|
|
Fermi