Meiĵi-reformo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Meiĵi-reformo, -restarigado aŭ -renovigado, ankaŭ nomata la restaŭro de Meiĵi, Reformo, Restarig(ad)o aŭ Renovig(ad)o Meiĵi kaj foje ankaŭ esperantigata per la vorto Mejĝi (japane 明治維新 [meiĵi-iŝin], anglalingva literumo: Meiji) estas reforma periodo en Japanio de la 19-a jarcento, pli konkrete — ekde la jaro 1868, en kiu sekvis la detronigo de la ŝogunoj, la restaŭrado de imperiismo kaj la modernigo de la ŝtato, kiu ekde la jaro 1868 nomatas Japana Imperio. La nova registaro estas nun nomata Meiĵi-registaro aŭ Registaro de Meiĵi (明治政府 [meiĵi-seifu]).
|
|
La Restarigado Meiĵi (明治維新, Meiji iŝin?) estas termino kiu referencas al serio de okazaĵoj kiuj kondukis al ŝanĝo en la strukturo kaj politika kaj socia de Japanio en la periodo el 1868 ĝis 1912[1] kiu enhavas parton de la periodo Edo nomita malfrua Tokugava ŝogunlando kaj la komenco de la Erao Meiĵi.
La formado en 1866 de la alianco "Satĉo" inter Saigo Takamori, estro de la feŭdo Sacuma kaj Kido Takaĝoŝi, estro de la feŭdo Ĉoŝu, markas la komenco de la restaŭro Meiĝi. Tiuj du estroj apogis la imperiestron kaj laboris kun Sakamoto Rĵoma por finigi la regadon de la Tokugava ŝogunlando (finigita en 1867) kaj restaŭri la povon de la imperiestro.
En Januaro 1868 en la Boŝin-milito aŭ Milito de la jaro de la drako[2] Ĉoŝu kaj Sacuma venkis super la armeo de la antaŭa ŝoguno. Reale oni ne redonis la povojn al la imperiestro ses la povo pasis de la venkita ŝoguno al oligarkio de daimioj. Ekis la erao Meiĵi, en kiu estis abolitaj la specialaj privilegioj de la samurajoj, kaj oni donis al la loĝantaro la eblon porti familinomon (privilegio ĝis tiam ekskluzivo de la aristokrataro, dum la popolo uzis nur la nomon de sia profesio, por ekzemplo, la kapitano de ŝipo estis nomita "Anĵin" - "kapitano" -). Tiuj ŝanĝoj okazigis la nestabilecon de la lando en la komienco de la erao Meiĵi. Estis multaj ribeloj, inter kiuj menciindas Saigo Takamori, kiuj integris la triopon iŝin, amiko kaj kunulo de Okubo Toŝimiĉi. Saigo estis venkita de Ōkubo kaj, laŭ kelkaj fontoj, memmortigis sin per la ceremonia harakiro (seppuku).[3] La erao Meiĵi sukcesis la totalan stabilecon post kvar jardekoj.