From Wikipedia, the free encyclopedia
|
|
Post 1868 Japanio malkovris la mondo kaj konstatis, ke estas koloniantoj kaj koloniitoj. La registaro decidis esti kolonianto kaj komencis invadi vastajn teritoriojn en orienta Azio. Japanaj militkrimoj de la Imperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japana imperiismo, ĉefe dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[1] Kelkaj militkrimoj estis fifaritaj de militistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de la Ŝoŭa-erao, nomo havigita por la regado de la imperiestro Hirohito, ĝis la kapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945. Tiu parto de la japana Historio estas detale priskribita en libro Historio por malfermi estontecon.
La kapitulaco de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis la Soveta invado de Manĉurio kaj la Sovet–Japana Milito.
La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita.
Kutime nun akceptita tabelo de epokoj de la japana historio:
Datoj | Epoko | Epoko | Subepoko | Ĉefa registaro |
---|---|---|---|---|
30.000 - 10.000 a.K. | Japana paleolitiko | lokaj klanoj | ||
10.000 - 3.000 a.K. | Antikva Japanio | Ĵomon | lokaj klanoj | |
900 a.K. – 250 | Yayoi | lokaj klanoj | ||
ĉ. 250 – 538 | Kofun | Yamato-klanoj | ||
538 – 710 | Klasika Japanio | Asuka | ||
710 – 794 | Nara | Imperiestra kortego en Nara | ||
794 – 1185 | Heian | Imperiestra kortego en Kioto (Heian) | ||
1185 – 1333 | Feŭda Japanio | Kamakura | Kamakura-ŝogunoj | |
1333 – 1336 | Kemmu-restarigado | Imperiestro de Japanio | ||
1336 – 1392 | Muromachi | Nanboku-cho | Ashikaga-ŝogunoj | |
1392 – 1573 | Sengoku-epoko | |||
1573 – 1600 | Azuĉi-Momojama | |||
1600 – 1868 | Frua moderna Japanio | Edo | Tokugawa-ŝogunoj | |
1868 – 1912 | Moderna Japanio | Meiji | limita monarkio (Imperiestro Meiji) | |
1912 – 1926 | Taisho | Taisho demokratio | limita monarkio (Imperiestro Taisho) | |
1926 – 1945 | Showa | Ekspansio | limita monarkio (Imperiestro Showa) | |
1945 – 1952 | Okupado en Japanio | Komandanto de la alianculoj | ||
1952 – 1989 | Post-okupa Japanio | parlamenta demokratio; Imperiestro estas ŝtatsimbolo | ||
1989 – 2019 | Heisei | |||
2019 - nuntempe | Reiwa |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.