![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/00/Caracara_plancus_-Fazenda_Campo_de_Ouro%252C_Piraju%252C_Brasil-8-3c.jpg/640px-Caracara_plancus_-Fazenda_Campo_de_Ouro%252C_Piraju%252C_Brasil-8-3c.jpg&w=640&q=50)
Suda karakaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Suda karakaro, Suda kresta karakaro, Suda karakarao aŭ Suda kresta karakarao (iam Polyborus plancus aŭ nun Caracara plancus) estas rabobirdo voranta ĉefe bestokadavraĵojn kaj vivanta en Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al ordo Falkoformaj birdoj, familio Falkedoj, al subfamilio de Poliborenoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionKresta karakaro, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Polyborus plancus, en Piraju, Brazilo.
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Caracara plancus (Miller, JF, 1777) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Caracara cheriway | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi iam inkludis la nunan specion de la Norda karakaro (C. cheriway) de suda Usono, Meksiko, Centrameriko kaj norda Sudameriko, kaj la formortintan specion de la Guadalupa karakaro (C. lutosa) kiel subspeciojn. Kiel nune difina, la Suda karakaro estas limigita al centra kaj suda Sudameriko. Kiel ĉe siaj parencoj, ĝi estis iam lokigita en la genron Polyborus.