From Wikipedia, the free encyclopedia
La Guadalupa karakaro, Caracara lutosa, estas formortinta rabobirdo apartenanta al la familio de Falkedoj.[1] Ĝi estis, kun la tre proksimaj parancoj nome Norda kaj Suda karakaro, iam lokigita en la genro Polyborus. ĝi estis konata ankaŭ kiel Quelili aŭ Calalie.[2]
Guadalupa karakaro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Caracara lutosa (Ridgway, 1876) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu specio loĝis en la insulo de Meksiko nome Guadalupe ĝis komenco de la 20a jarcento. La Kresta karakaro estis foje malĝuste aludita kiel "Guadalupa karakaro", ĉar la formortintaj birdoj estis iam konsiderataj subspecioj de la pasinta taksono. Ili estis rekonsiderataj kiel plena specio en 2000.[3]
Ĝi estis priskribita kiel "malica" de komencaj observantoj. Ĝi estis formortigita pro ĉasado kaj venenado fare de kapristoj de la insulo Guadalupe. En 1876 la specio estis komuna en la insulo.[2] Tamen marte de 1897, oni trovis nur unu birdon,[4] sed aldonaj membroj de la specio survivis. Decembre de 1900 kolektisto Rollo Beck trovis 11 kaj kaptis 9 kiel sciencaj specimenoj. Eble li pafmortigis la lastan karakaron de insulo Guadalupe, miskredante pro ties sentimo kaj trovofacilo ke ili estis komunaj.[5] Estis unu plia (nekonfirmata) vidaĵo en 1903; la birdospecio estis certe formortigita en 1906.[6]
La Guadalupa karakaro estas unu el la malmultaj specioj kiuj estis intence formortigita fare de homoj. Tio laŭ peto de la kapristoj kiuj plendis ke la birdoj atakis kapridojn (kvankam la rolo de la karakaroj kiel kapropredanto estis ege troigita).[2] Ĉiukaze pro la enorma pliigo de invadaj sovaĝigitaj kaproj ankaŭ la habitato de la insulo ŝanĝis kio estis tialo de formortigo de kelkaj aliaj endemiaj specioj pro preskaŭ totala habitatoperdo.[7]
Pro ŝajna kazo de kun formorto la laŭso Acutifrons caracarensis estas konata nur el la Guadalupa karakaro.[8]
Restas ĉirkaŭ 35 specimenoj (haŭtaĵoj, skeletoj kaj 2 ovoj) en publikaj kolektoj nune.[9] Specimenoj montreblas en Ĉikago, Vaŝingtono kaj Londono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.