franca ornitologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis Pierre VIEILLOT (naskiĝis la 10-an de majo 1748 en Yvetot, mortis en 24-an de aŭgusto 1830 ) estis franca ornitologo.
Louis Pierre Vieillot | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de majo 1748 en Yvetot | |
Morto | 24-an de aŭgusto 1830 (82-jaraĝa) en Sotteville-lès-Rouen | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Francio vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Parencoj | Rodolphe Vieillot (en) () vd | |
Profesio | ||
Okupo | biologo natursciencisto ornitologo zoologo vd | |
Laborkampo | Ornitologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vieillot priskribis grandan nombron de birdoj unuafoje, ĉefe tiujn kiujn li trafis dum la tempo kiun li pasigis en Karibio kaj Nordameriko, kaj 26 genroj de li starigitaj ankoraŭ uzeblas. Li estis unu el la unuaj ornitologoj kiuj studis ŝanĝojn en plumaro, kaj ankaŭ unu el la unuaj kiuj studis vivantajn birdojn kaj ne nur ties haŭtaĵojn.
Li estis negocisto en la kariba insulo de Sankta Domingo (Haitio), sed li devis forfuĝi al Usono dum la Franca Revolucio kiu krome koincidis kun la sendependiĝo de Haitio. Dum tiu tempo li ekstudis la birdojn de tiu lando, kaj kolektis materialon por sia Histoire naturelle des oiseaux de l'Amérique Septentrionale (1808).
Li revenis al Francio en 1800 (aŭ 1801), kie li atingis postenon de verkisto ĉe la Bulletin des Lois (Leĝogazeto). Li pluverkis pri birdoj, kaj produktis Histoire naturelle et générale des colibris, oiseaux-mouches, jacamars et promerops (1802) kun bildoj de sia amiko Jean Baptiste Audebert, sekvata de Histoire naturelle des plus beaux oiseaux chanteurs de la zone torride (1806).
En Analyse d'une nouvelle Ornithologie Elémentaire (1816) Vieillot starigis sian sistemon de ornitologia klasigo, kiun li sekvis en sia kontribuo al la Nouveau Dictionaire d'Histoire Naturelle (1816-19). En 1820 Vieillot entreprenis la sekvon de la Tableau encyclopédique et méthodique, komencita de Pierre Joseph Bonnaterre en 1790. Li pluverkis Ornithologie Française (1823-30).
Oni supozas, ke li mortis malriĉe en Rouen.
Vieillot estas rememorata en dunomaj nomoj de nombroj de birdoj, kiaj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.