From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vieijota barbulo, Lybius vieilloti, estas birdospecio de la grupo de Afrikaj barbuloj. Barbuloj kaj tukanoj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. La barbuloj ricevas sian nomon pro bridaj harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
Vieijota barbulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vieijota barbulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lybius vieilloti (Leach, 1815) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri pasergranda barbulo 15 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas ruĝan kapon, kaj kvankam la subaj partoj estas helflavecaj, estas ankaŭ ruĝopunktita zono en kolo kaj al la centra brusto kaj malhela punktado en flankoj. La supraj partoj estas malhelbrunaj aparte el flava strio en suba dorso. La beko estas fortika kaj malhelgriza, krom iom denteca en bordo de supra makzelo. La okuliriso estas malhelruĝa kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo nigreca. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj.
La Vieijota barbulo estas loĝanta reproduktulo en arbustejoj de Afriko en la suda bordo de la Dezerto Saharo el Senegalio al Etiopio orienten kaj ĝis norda Kongo sude. Ĝi estas arborema specio de savanoj kaj farmoj kiu manĝas insektojn kaj fruktojn, ĉefe figojn. Ili nestumas en arbotruo (ne tro alte), kie la ino demetas tri ovojn. Vivas laŭ paroj aŭ etaj grupoj. La voĉo estas ripetema duo vu-up vu-up vu-up .
Tiu ĉi birdospecio estas nomita tiele omaĝe al la franca ornitologo Louis Jean Pierre Vieillot.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.