From Wikipedia, the free encyclopedia
Stellenbosch aŭ Oaks-urbo aŭ Eikestad (pro la granda nombro da kverkoj) estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Okcidenta Kablando. Ĝi estas malnova kaj grava universitata urbo.
Stellenbosch | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7600 • 7599 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 56′ S, 18° 52′ O (mapo)-33.93666666666718.861388888889 [+] | ||
Alto | 136 m [+] | ||
Areo | 8,24 km² ( 824 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Stellenbosch [+] | |||
Stellenbosch situas en valo laŭ rivero Eerste en la suda parto de la lando. Paarl troviĝas 25, Kaburbo 40, Port Elizabeth 621, Bloemfontein 877, Durbano 1234, Johanesburgo 1236, Pretorio 1286 km.
Stellenbosch estis fondita en 1679. En 1682 jam municipo formiĝis. En 1690 hugenotaj rifuĝintoj ekloĝis en Stellenbosch. En 1710 granda incendio okazis. La unua lernejo estis malfermita en 1683, mezlernejo en 1860, gimnazio en 1866, fine universitato en 1918. En la fruaj tagoj de la dua brita-bura milito (1899-1902) Stellenbosch estis unu el la britaj armeaj bazoj.
Stellenbosch estas la primara loko por la vinkultivado.
Stellenbosch havas bonajn kontaktojn al aŭtovojoj de Kaburbo.
Stellenbosch havas mediteranean klimaton idealan por vinkultivado. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 20 °C. Neĝo vidiĝas vintre nur sur la ĉirkaŭaj montoj.
Naskiĝloko de Christiaan Hendrik Persoon estas Stellenbosch.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.