From Wikipedia, the free encyclopedia
Blumfontejno, esperantigita el Bloemfontein (/ˈblumfontəɪ̯n, ˈblomfontəɪ̯n/), estas la sesa plej granda urbo en la respubliko Sudafriko kaj ĉefurbo de la provinco Liberŝtato. Aldone ĝi estas sidejo de la plej alta kortumo de Sudafriko. La urbo troviĝas je 29° suda latitudo kaj je 26° orienta longitudo, ĉirkaŭ 1.395 m super la maro; ĝi sterniĝas sur 46.550 ha kaj havas ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj.
Bloemfontein | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego judicial capital (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 9301 • 9300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 256 185 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 085 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 6′ S, 26° 13′ O (mapo)-29.126.216666666667 [+] | ||||
Alto | 1 395 m [+] | ||||
Areo | 236,17 km² (23 617 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bloemfontein [+] | |||||
La nomo signifas "Florfontanto". Tamen en la lingvoj Sotho kaj Pedi la urbo nomiĝas Mangaung (/maŋaˈuːŋ̩/), kiu signifas "hejmo de gepardoj".
Antaŭ la alveno de blankaj koloniistoj dum la granda migrado de 1836 vivis ĉirkaŭ Blumfontejno Boŝmanoj kaj la popoloj Griqua kaj Sotho.
Ekde 1846 alvenis anglaj enmigrintoj sub majoro Henry Douglas Warden. En 1850 fondiĝis oficiale la komunumo Blumfontejno, kvar jarojn antaŭ la oficiala fondiĝo de la respubliko de la Oranĝa Liberŝtato.
La 13-an de marto 1900 dum la brita-bura milito la urbo falis en la manojn de la britaj trupoj. Dek jarojn poste Blumfontejno iĝis parto de la Sudafrika Unio kaj en 1945 ricevis urban statuson.
En 1994 okazis la unuaj demokratiaj balotoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.