Sound Transit
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sound Transit, oficiale la Central Puget Sound Regional Transit Authority, estas regiona sistemo de publika transporto servanta la Seatlan aglomeraĵon depost la 19-a de septembro 1999.[1] Ĝin formis en 1996[2] la kantonaj registaroj de kantonoj King, Snohomish, kaj Pierce. Ĝi funkciigas pendolajn servojn de aŭtobusoj, interurbaj trajnoj, kaj malpezaj trajnoj en sia regiono kaj konstruas projektojn por subteni kaj ekspansii tiujn servojn. La servojn kunlabore efektivigas la lokaj sistemoj Community Transit, Metro Transit, kaj Pierce Transit, kaj la tutlanda fervoja firmao BNSF.
- 2-vagona malpeza trajno en Tukwila (servas inter la flughaveno Sea-Tac kaj la Universitato de Vaŝingtonio)
- Aŭtobuso de Sound Transit ĉe la stacio International District/Chinatown
- Duetaĝa pendola trajno "Sounder" ĉe la seatla fervoja stacio
- Tramo en Takomo
Rapidaj faktoj publika transporta aŭtoritato, Komenco ...
Sound Transit | ||
---|---|---|
publika transporta aŭtoritato | ||
Komenco | 19-a de septembro 1999 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Seatlo, Usono | |
Situo | Vaŝingtonio | |
Posedatoj | Theater District/South 9th Street (en) Theater District (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi