La 19-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 19-a de septembro okazis, interalie:
- 615: Diodono iĝis papo
- 634: Arab-bizancaj militoj: Raŝiduna Kaliflando sub gvido de Ĥalid ibn Ŭalid konkeris sieĝatan Damaskon de la Bizanca Imperio
- 1188: Germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a eldonis privilegion por Lubeko garantianta komercon kaj teritorian unuecon
- 1356: Centjara milito: venko de angla armeo kontraŭ la franca en la Batalo de Poitiers
- 1410: Pollando: armeo de Ladislao la 2-a Jogajlo finis sensukcesan sieĝon de Malbork, post venka batalo de Grunwald
- 1450: Tibero: ĉirkaŭ 200 personoj pereis sur la Ponto Sankta Anĝelo
- 1618: Tridekjara milito: Ĉeĥa protestanta armeo komencis sieĝon de Plzeň
- 1641: Tridekjara milito: Imperiestra armeo konkeris Dorsten, post dumonata sieĝo
- 1652: Dum la Ĉasado de la sorĉistinoj en Nov-Anglio estis mortkondaminta per dispremego unusola viro
- 1777: Turnopunkta venko por sendependeco de usona armeo super la brita en batalo de Saratoga (Nov-Jorkio)
- 1783: En Versailles okazis unua skipa flugo de varmaerbalono de fratoj Montgolfier, en kiu troviĝis ŝafo, koko kaj anaso
- 1837: Ĉeĥa natursciencisto Jan Evangelista Purkyně unuafoje formulis sian ĉelan teorion pri strukturo de bestaj korpoj
- 1852: Itala kaj franca astronomoj Annibale de Gasparis kaj Jean Chacornac sendepende malkovris asteroidon Massalia
- 1857: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidojn Doris kaj Pales
- 1863: Januara ribelo: de la fenestro de Palaco de Zamoyski en Varsovio okazis sensukcesa atenco kontraŭ Fjodor Berg, guberniestro de Kongresa Pollando; venĝe rusoj i.a. detruis la palacon kune kun la fama piano de Frederiko Ŝopen
- 1865: Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Io
- 1870: Francia-Prusia Milito: germana sieĝo de Parizo komenciĝis
- 1881: Chester A. Arthur iĝis prezidento de Usono
- 1888: En belga Spa okazis unua en la mondo beleco-konkurso
- 1891: Ukrainoj komencis elmigri al Kanado (Montrealo)
- 1893: Nov-Zelando kiel unua lando en la nuntempa mondo enkondukis universalan voĉdonrajton sekvante virinan balotrajton
- 1899: La franca prezidanto Émile François Loubet liberigis Alfred Dreyfus, senbaze kondamnitan pro spionado favore al Germanio
- 1916: Unua Mondmilito: Germana Orient-Afriko: koloniaj fortoj de Belga Kongo konkeris la urbon Tabora post 11-taga batalado
- 1918: Unua Mondmilito: Batalo de Megiddo komenciĝis - brita armeo post tri tagoj frakasis la turkan
- 1921: Dua Pola Respubliko: unua registaro de Antoni Ponikowski ekfunkciis
- 1928: En Nov-Jorko komenciĝis konstruado de nubskrapulo Konstruaĵo Chrysler
- 1929: Dua Pola Respubliko: al naturrezervejo en la Praarbaro de Białowieża el zooj en Berlino kaj Kopenhago oni alveturigis 2 eŭropajn bizonojn, kiuj komencigis lokan reproduktadon de la populacio, ekstermita dum la unua mondmilito
- 1935: Staĥanov-movado: ministo Aleksej Staĥanov fiksis sian duan rekordon pri eltiro de terkarbo
- 1938: Britio kaj Francio alvokis ĉeĥoslovakan registaron retiriĝi el landlimaj regionoj kun pli ol 50% de la germana loĝantaro, favore al Tria Regno
- 1939: soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo okupis interalie Kobrin, Kuti kaj Vilno; la pola armeo decidis evakui sian militistaron al Rumanio kaj Hungario; L. Berija ordonis establi Oficejon pri Militkaptitoj ĉe NKVD kaj ok internigejojn, kie sume restas ĉirkaŭ 41 mil polaj oficiroj kaj soldatoj; germana-pola milito: post septaga akra batalado en la Golfo de Gdansko el ĉirkaŭ 15 000 polaj soldatoj kaj volontuloj 5 000 mortfalis aŭ estis vunditaj
- 1940: Germana okupado de Pollando: pola oficiro Witold Pilecki permesas al germanoj sin aresti en Żoliborz dum surstrata homĉasado por registri germanajn militkrimojn en la koncentrejo Aŭŝvico kaj fondi konspiran organizaĵon; Adolf Hitler decidis sendi "militistan mision" al Rumanio - plifortigita motorigita divizio, aviada unuo kaj kontraŭaviada artilerio
- 1941: Holokaŭsto: en litova Seirijai ĉe Alytus mortiĝis 953 judoj; batalo de Kievo: germana armeo konkeris Kievon — ĉirkaŭitaj trupoj de la Ruĝa Armeo plu batalis ĝis kapitulaco; Atlantiko: batalo pri konvojo HG-73 komenciĝis - oni ĝis la 29-a de septembro sinkigis 10 ŝipojn kaj italan submarŝipon
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Kwasówka 10 personojn, en tio 5 ukrainojn; Sovetunio: ĝis 50 jaroj kreskis aĝo de virinoj devigitaj labori en produktado kaj konstruado
- 1943: Anoj de la Pola Rezistomovado liberigis malliberejon en Krasnystaw. Orienta Fronto: trupoj de la Kalinina Fronto liberigis lokojn en Ĉernihiva, Poltava kaj Ĥarkiva provincoj; komenco de amasaj reprezalioj de Itala Rezistado fare de SS-taĉmento. sovetaj partizanoj daŭrigis la "batalon pri reloj".
- 1944: Ribelo de Varsovio: polaj soldatoj evakuiĝis subtere per kloakoj kaj rekonkeris parton de kvartalo Żoliborz; Moskva armistico inter Sovetunio, Britio kaj Finnlando por fino de la daŭriga milito; Okcidenta Fronto: en Bretonio usona 8-a Armea Korpuso finis la batalojn pri Brest; Dana rezistomovado plifortiĝis aktivigante sabotadon kaj strikojn; Bulgario: anonco de universala mobilizo
- 1945: En Germanio establiĝis lando Hesio
- 1946: Usona armeo retiriĝis de Islando
- 1951: Mondfederacio de Surduloj estis fondita
- 1955: Prezidento de Argentino Juan Domingo Perón estis faligita dum armea puĉo kaj fuĝis de la lando
- 1957: Nevado: unua usona subtera nuklea testo okazis
- 1965: En Poznań oni malkovris monumenton al la Ribelo de Grandpolujo
- 1969: Testoflugo de soveta surterataka helikoptero Mil Mi-24
- 1970: Italio: greka studento Kostas Georgakis ekbruliĝis en Ĝenovo en protesto kontraŭ diktaturo de la koloneloj
- 1973: Karolo la 16-a Gustavo estis kronita kiel reĝo de Svedio
- 1975: Slovenio: fondo de universitato en Mariboro
- 1978: Insularo Salomonoj aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1979: Svislando: en Berno oni subskribis Konvencion pri protekto de sovaĝa faŭno kaj floro ĉefe en Eŭropo - ekvalidis la 1-an de junio 1982
- 1982: Scott E. Fahlman ekproponas uzi tajpajn mienojn :-) = ☺ kaj :-( = ☹
- 1983: Sankta Kristofo kaj Neviso fariĝis sendependa (kiel konstitucia monarkio kadre de la Komunumo de Nacioj; kun ĉirkaŭ 56 000 loĝantoj, unu el la dek plej malgrandaj ŝtatoj en la mondo)
- 1985: Forta tertremo mortigis milojn detruante ĉirkaŭ 400 konstruaĵojn en Meksik-urbo
- 1990: Nacia domajno de plej alta nivelo registrita por Sovetunio (.su)
- 1991: Ĉe itala-aŭstra limo en Venostaj Alpoj oni trovis glaciigitan korpon de Ötzi
- 1991: Ukrainio: reaktivigo de Kijiva Mohila Akademio
- 1991: Estas aprobitaj flago kaj blazono de Belorusio kaj nova landonomo — Respubliko Belorusio
- 1994: Usona armeo alteriĝis sur Haitio por kontroli transdonon de regopovoj fare de junto al laŭleĝe elektita prezidento Jean-Bertrand Aristide
- 1995: "The Washington Post" kaj "The New York Times" publikigis Manifeston de atencisto Theodore Kaczynski
- 2002: En Ebur-Bordo eksplodis interna milito
- 2006: En Tajlando okazis armea puĉo - Taksin Ĉinaŭat cedis de regopovoj
- 2007: Israela registaro proklamis Gazan Sektoron malamika teritorio kaj limigis liveradon de brulaĵo kaj elektra energio
- 2008: Granda Koliziigilo de Hadronoj - paneo en la centro de CERN apud Ĝenevo; riparo daŭris 14 monatojn
- 2010: Elfluo de nafto post la ekokatastrofo en la Meksika Golfo estis ŝtopigita
- 2015: Ŝerif Ismail iĝis ĉefministro de Egiptio
- 2019: Laŭ iniciato de Litovio Eŭropa Parlamento aprobis rezolucion pri kontraŭstaro al falsa interpreto flanke de Rusio de la pakto Ribbentrop-Molotov kun ties esenca sekreta aldona protokolo
- 2022: Londono: en Abatejo Westminster okazis ŝtata entombigo de Elizabeto la 2-a, plurjardeka reĝino de Britio; 208-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion
- 86: Antonino Pia, imperiestro de Romio (m. 161)
- 1386: Ambrogio Traversari, itala humanisto, presbitero, teologo, kaj ĝenerala prioro de la Kamaldula Ordeno (m. 1439)
- 1551: Henriko la 3-a, la unua ekstertronsukceda reĝo de Pollando-Litovio kaj reĝo de Francio (m. 1589)
- 1560: Thomas Cavendish, angla esploristo kaj korsaro (m. 1592)
- 1759: Ludwig Heinrich Ferdinand Olivier, svisa pedagogo, instruisto de posta imperiestro Vilhelmo la 1-a (Germana Regno) (m. 1815)
- 1767: Elek Cserey, hungara ĵurnalisto redaktanta kun Dániel Fábián la miksteman semajngazeton "Erdélyi Magyar Hírvivő" (m. 1795)
- 1772: Vicente López Portaña, hispana pentristo (m. 1850)
- 1781: Ludwig Gottfried Blanc, germana romanistikisto (m. 1866)
- 1784: Gábor Keglevich, hungara politikisto, juristo, direktoro de Hungara Scienca Akademio (m. 1854)
- 1799: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko (m. 1838)
- 1802: Lajos Kossuth, hungara politikisto, juristo, ĵurnalisto, ĉefredaktoro de "Pesti Hírlap" (Peŝta Gazeto), nacia heroo (m. 1894)
- 1813: Christian Heinrich Friedrich Peters, usona astronomo (m. 1890)
- 1827: Leo Herzberg-Fränkel, aŭstra ĵurnalisto (m. 1915)
- 1849: Josef Boleslav Pecka, ĉeĥa laborista poeto, ĵurnalisto (m. 1897)
- 1851: Hedwig Kettler, germana feministino (m. 1937)
- 1877: Louis Fauvart-Bastoul, franca leĝosciencisto, esperantisto (m. 1914)
- 1888: Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko, rusia, soveta flegistino kaj verkistino (m. 1957)
- 1892: Jan Piekałkiewicz, pola ekonomikisto, politikisto, Landa Registar-Delegito en Ekzilo organizinta civilan memdefendon pere de "Biuletyn Informacyjny", aprobinta la Konsilantaron por Helpo al Judoj kaj dokumentinta germanajn krimojn en okupata Pollando, murdita (m. 1943)
- 1896: Károly Kudelász, rumania hungara pentristo, skulptisto (m. 1973)
- 1896: Arend Veen, nederlanda esperantisto, prezidanto de Federacio de Laboristaj Esperantistoj kaj gravulo en rondoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1946)
- 1898: Giuseppe Saragat, prezidento de Italio, fondinto de politika partio (m. 1988)
- 1900: Géza Cziffra, hungara filmreĝisoro, poeto kaj verkisto (m. 1989)
- 1908: Mika Waltari, finna verkisto (m. 1979)
- 1911: William Golding, brita Nobelpremiita verkisto (m. 1993)
- 1913: Frances Farmer, usona film-aktorino (m. 1970)
- 1916: Charles Fleming, novzelanda plurfaka sciencisto (tutfakulo) (m. 1987)
- 1921: Paulo Freire, brazila pedagogo kaj teoriisto pri edukado (m. 1997)
- 1922: Erik Majtényi, rumania hungara poeto, publicisto, tradukisto (m. 1982)
- 1922: Dana Zátopková, ĉeĥa atletino - lancoĵetistino, plurfoja olimpika ormedalistino (m. 2000)
- 1922: Emil Zátopek, ĉeĥa atleto pri longdistanca kurado, plurfoja ora medalisto de Olimpikoj (m. 2000)
- 1926: Koshiba Masatoshi, japana Nobelpremiita fizikisto, esploristo de kosmaj neŭtrinoj
- 1928: Wolfram Siebeck, germana ĵurnalisto kaj gastronomia kritikisto (m. 2016)
- 1928: Adam West, usona aktoro kaj sinkronvoĉulo (m. 2017)
- 1931: Márta Mészáros, hungara reĝisorino kaj scenaristino
- 1935: Milan Antal, slovaka astronomo (m. 1999)
- 1937: Slavko Šimunić, jugoslava esperantisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto, kroatiginta poemojn de Julio Baghy (m. 1997)
- 1941: Umberto Bossi, itala politikisto, iniciatinto kaj gvidanto de Norda Ligo
- 1944: György Aranyossy, hungara pentristo, grafikisto
- 1948: Mihai Timofti, direktoro, aktoro, kaj muzikisto (m. 2023)
- 1948: Jeremy Irons, angla aktoro
- 1953: Probal Dasgupta, barata lingvisto kaj tradukisto, prezidanto de la Federacio Esperanto de Barato kaj de UEA, kunredaktoro de "Language Problems and Language Planning" kaj de "Beletra Almanako"
- 1954: Attila Nagy, rumania hungara kuracisto, poeto
- 1954: Eleni Vitali, greka kantistino kaj komponistino el muzika familio
- 1960: Rozália Rekita, rumania hungara aktorino
- 1960: Oksana Zabuĵko, ukraina verkistino, poetino, eseistino
- 1965: Alexandra Vandernoot, belga aktorino de teatro, kino kaj televido
- 1968: Lila Downs, meksika kantistino
- 1969: Mariusz Błaszczak, pola politikisto, ministro pri internaj aferoj
- 1970: Wolfgang Kofler, sudtirola filologo klasika
- 1970: Zsuzsa Sárközi, rumania hungara fizikistino
- 1972: Loránd Váta, rumania hungara aktoro
- 1978: Árpád Barabás, rumania hungara aktoro
- 1985: Song Joong-ki, sudkorea aktoro kaj prezentisto de televidaj programoj
- 690: Teodoro de Tarso, angla reformisto, ĉefepiskopo de Canterbury (n. 602)
- 1356: Valtero la 6-a, franca nobelo kaj generalo (n. ĉirkaŭ 1302)
- 1356: Gotfredo de Charny, franca militisto kaj verkisto (n. 1305)
- 1535: Ägidius Rehm, episkopo de Chiemsee, germana juristo (n. 1486)
- 1636: Francisko el Dietrichstein, ĉeĥa politikisto, episkopo de Olomouc (n. 1570)
- 1678: Christoph Bernhard von Galen, germana kleriko, Princo-Episkopo de Münster (n. 1606)
- 1686: Johano Georgo la 1-a, duko de Saksio-Eisenach (n. 1634)
- 1710: Ole Rømer, dana astronomo pritaksinta lumrapidon (n. 1644)
- 1742: Incze Máté Baconi, hungara instruisto kaj reformita pastro (n. 1679)
- 1761: Pieter van Musschenbroek, nederlanda fizikisto konstruinta la botelon de Leiden (n. 1692)
- 1820: Johann Georg Meusel, germana historiisto, bibliografo kaj leksikografo (n. 1743)
- 1827: Morten Thrane Brünnich, dana zoologo kaj mineralogo (n. 1737)
- 1845: Friedrich Wilhelm Riemer, germana teologo, filologo, bibliotekisto kaj verkisto (n. 1774)
- 1881: James A. Garfield, prezidanto de Usono, murdita (n. 1831)
- 1887: Rudolf Pokorný, ĉeĥa verkisto, redaktoro (n. 1853)
- 1893: Alexander Tilloch Galt, kanada politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio (n. 1817)
- 1902: Masaoka Shiki, japana poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto, majstro de hajko (n. 1867)
- 1924: Theodor Ilgen, germana arĥivisto kaj historiisto (n. 1854)
- 1935: Konstantin Ciolkovskij, rusia inventisto, filo de polaj ekzilitoj, pioniro de kosmoesplorado (n. 1857)
- 1943: Imre Szabó, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1882)
- 1958: Rudolf Rocker, germana verkisto kaj anarkiisto (n. 1873)
- 1965: Andor Kálmán, hungara komponisto, ĵurnalisto (n. 1887)
- 1967: Zinaida Serebrjakova, rusia, soveta pentristino loĝinta en Francio (n. 1884)
- 1970: Johannes Heinrich Schultz, germana neŭrologo (n. 1884)
- 1978: Étienne Gilson, franca filozofo kaj historiisto, kunkreinto de novtomismo, spertulo pri mezepoko (n. 1884)
- 1979: Václav Zelenka, ĉeĥa lerneja instruisto, vojaĝanto, orientalisto, arabisto, muzikisto kaj esperantisto (n. 1892)
- 1984: Lajos Tamás, hungara lingvisto, akademiano (n. 1904)
- 1985: Italo Calvino, itala verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1923)
- 1987: Einar Gerhardsen, ĉefministro de Norvegio (n. 1897)
- 1991: József Ady, hungara grafikisto kaj scenejdekoraciisto de Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (n. 1950)
- 1996: Czesław Petelski, pola filmreĝisoro kaj aktoro (n. 1922)
- 1993: András Mihály, hungara komponisto kaj violonĉelisto (n. 1917)
- 2007: Ján Režňák, slovaka piloto, flug-aso de Luftwaffe (n. 1919)
- 2010: José Antonio Labordeta, hispana kanzonisto, verkisto, instruisto kaj politikisto el Aragono (n. 1935)
- 2010: László Polgár, hungara operkantisto (baso) (n. 1947)
- 2012: Zofia Banet-Fornalowa, pola historiistino pri Esperanta teatro kaj Zamenhofo, kunlaborantino de "Monato", "Sennaciulo", "Sennacieca revuo", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro", "Pola Esperantisto", "Beletra Almanako", prelegantino (n. 1929)
- 2015: Georg Eder, aŭstra ĉefepiskopo de Salzburg (n. 1928)
- 2019: Zine El Abidine Ben Ali, tunizia generalo, politikisto, ĉefministro kaj prezidento, gvidanto de socialisma Konstitucia Demokratia Kolektiĝo (n. 1936)
- 2021: Jerzy Targalski, pola historiisto, politologo, orientalisto, publicisto, poligloto, spertulo pri geopolitiko, kontraŭkomunisto (n. 1952)
- 2022: Valerij Poljakov, rusa kuracisto kaj kosmonaŭto (n. 1942)
- 2023: Augusto Casquero de la Cruz, hispana esperantisto (n. 1945)
La 19-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):