Skota Nacia Partio
partio en Skotlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Skota Nacia Partio (angle Scottish National Party; skotgaele: Pàrtaidh Nàiseanta na h-Alba; skote Scottis Naitional Pairtie) estas separatisma socialdemokratia politika partio en Skotlando, fondita en 1934 per kunfando de Nacia Partio de Skotlando kaj Skota Partio, kies celo estis skota memadministrado ene de la Britio. En la Eŭropa Parlamento, la partio alpartenas al la Eŭropa Libera Alianco, aliancanoj de la verduloj.
Skota Nacia Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 7-a de aprilo 1934 vd | |
Antaŭe | Nacia Partio de Skotlando • Skota Partio vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Edinburgo | |
Ideologio |
movado por sendependiĝo de Skotlando • socialdemokratio • skota naciismo • poreŭropismo | |
Ĉefestro(j) | John Swinney (2024–) Humza Yousaf (2023–2024) Nicola Sturgeon (2014–2023) Alex Salmond (2004–2014) John Swinney (2000–2004) Alex Salmond (1990–2000) vd | |
Membro de | Eŭropa Libera Alianco vd | |
Filioj | Junaj Skotoj por Sendependiĝo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Skota Nacia Partio | |
---|---|
angle Scottish National Party skote Scots Naitional Pairtie skotgaele Pàrtaidh Nàiseanta na h-Alba | |
partio | |
Lando | Skotlando |
Estro | John Swinney (ekde aprilo 2024) |
Fondiĝo | 1934 |
Lingvo(j) | Angla Skota Skotgaela |
Koloro(j) | flava |
Ideologio | Socialdemokratio, skota naciismo |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) |
54 / 650 |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj |
54 / 59 |
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords) |
0 / 813 |
Retejo | www |
La partio havas plejmultojn de sidlokoj en la Skota Parlamento kaj en la skotaj sidlokoj de la Ĉambro de Komunuloj, forpelinte la Britan Laboristan Partion kiel domina partio en Skotlando en 2015. Ĝi formas la skotan registaron ekde 2007, unue kun malplejmulto kaj subteno de la Skota Verda Partio kaj ekde 2011 kun sidloka plejmulto. Ĝia nuna gvidanto estas John Swinney (ekde aprilo 2024).