Filmo de 1994 From Wikipedia, the free encyclopedia
Sirens (sirenoj) estas filmo de 1994, bazita sur la vivo de la artisto Norman Lindsay, verkita kaj reĝisorita de John Duigan, kun agado okazanta en Aŭstralio dum la intermilita periodo.
Sirens | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sirens |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1994, 15 sep. 1994, 28 apr. 1994 |
Ĝenro | komedia dramo, komedia filmo, filma dramo |
Reĝisoro(j) | John Duigan |
Produktisto(j) | Sue Milliken |
Scenaro | John Duigan |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Rachel Portman |
Rolantoj | Hugh Grant • Sam Neill • Tara Fitzgerald • Elle Macpherson • Portia de Rossi • Ben Mendelsohn • John Polson • Kate Fischer • John Duigan |
IMDb | |
Sirens, Four Weddings and a Funeral kaj Bitter Moon — ĉiuj publikigitaj en Usono ene de semajnoj unu disde alia - estis la filmoj kiuj famigis Hugh Grant al la atento de la usona publiko.
Anglikana pastro veturas en Aŭstralion kun sia edzino por remeti pentriston taksitan kiel dekadenca fare de la eklezio al la rekta vojo. Libere inspirita en la vivo de la aŭstralia pentristo Norman Lindsay, la filmo klopodas aliri en la etoso de liaj pentraĵoj. En ili rimarkindas volupto, mistero, sensiveco kaj eroteco. En lia kampardomo loĝas belaj virinoj kiuj foje pozas nudaj kiel modeloj por la pentristo, kaj ankaŭ la ĉirkaŭo brilas per superabunda naturo. En tiu etoso al la pruda pastro (kaj lia edzino) malfermiĝas allogega mirinda paradizo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.