Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Volupto (de la latina vorto voluptas, en kristana latina lingvaĵo kutimas la termino luxuria, do "lukseco") laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "plezuro de la sentumoj kaŭzanta tre vivan ĝuon". La vorto aparte rilatas al seksa aktivaĵo kaj inkluzivas la aktivan agadon mem pligrandigi sian seksan kontentiĝon. Ĝi ne nur rilatas al korpaj deziroj, sed ankaŭ al erotikaj fantazioj. Psika bazo de la volupto estas fortaj seksaj instinktoj.
Laŭ la kristana doktrino aparte en la mezepoko, volupto estas unu el la sep gravegaj pekoj, el kiuj fontas pliaj, duarangaj pekoj. En tiu doktrino la termino uzatas sinonime al malĉasteco aŭ promiskueco kaj difiniĝas "neleĝaj aŭ nur plezurdonaj seksrilatoj". Tiu difino videbligas, kian fortan influon moralo kaj leĝaj konceptoj de la homa socio havas al la prijuĝo de volupto: eblas malsamopinie disputi pri tio, ĉu seksa rilato (nur) plezurdona estus laŭdifine malbona, aŭ ĉu tia rilato nur permesindus se la klara celo estus produkti idojn respektive se la rilato ne estus plezurdona.
Ekzistas proverboj pri volupto en Esperanto
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.