Novzelanda aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir Nigel John Dermot "Sam" Neill OBE (14a de Septembro 1947) estas novzelanda aktoro. La 53-jara kariero inkludis ĉefrolojn kaj en dramoj kaj en biletvendaĵoj. Konsiderata "internacia gravulo", li estis vidita kiel unu el la plej variaj aktoroj siatempe.[1][2]
Naskiĝinta en Omagh en kantono Tyrone, Norda Irlando, kie lia patro estis militisto, Neill translokiĝis al Kristkirko, Nov-Zelando, kun sia familio en 1954.[3] Li ekfamiĝis per sia apero en la filmo de 1977 Sleeping Dogs, al kiu sekvis ĉefaj roloj en My Brilliant Career (1979), Omen III: The Final Conflict, Possession (ambaŭ de 1981), Evil Angels - konata ankaŭ kiel A Cry in the Dark (1988), Dead Calm (1989), The Hunt For Red October (1990), The Piano (1993) kaj In the Mouth of Madness (1994). Li tutfamiĝis internacie per la rolo de Dro. Alan Grant en Jurassic Park (1993),[4] rolo kiun li refaris en Jurassic Park III (2001) kaj Jurassic World Dominion (2022).
Krom en filmoj, Neill aperis en pluraj televidserioj, kiel Reilly, Ace of Spies (1983), The Simpsons (1994), Merlin (1998), The Tudors (2007), Crusoe (2008–2010), Happy Town (2010), Alcatraz (2012), Peaky Blinders (2013–2014), kaj Rick and Morty (2019). Krome li prezentis kaj rakontis kelkajn dokumentajn filmojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.