From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebastiano Luciani (Venecio, 1485 - Roma, 21-a de junio de 1547), plej konata kiel Sebastiano del Piombo, ĉar li estis okupinta el 1531 la postenon de respondeculo pri la sigeloj el plumbo —piombo en itala— de Vatikano, estis itala pentristo, protektita de Mikelanĝelo kaj unu el plej admiritaj kaj influaj de la Renesanco.
Sebastiano del Piombo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sebastiano Luciani |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1485 en Venecio |
Morto | 21-an de junio 1547 (62-jaraĝa) en Romo |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Verkoj | St Bartholomew and St Sebastian A Young Roman Woman La Morto de Adoniso |
Lia verkaro reprezentas sintezon inter la koloremo de la venecia skolo kaj la monumentaj figuroj karakteraj de la roma pentrarto. Oni povas distingi tri etapojn en lia evoluo: unu venecia etapo, kie la koloremo de liaj verkoj rememorigas pri tiu de liaj unuaj majstroj, nome la pentristoj Giovanni Bellini kaj Giorgione; unu unua periodo roma, al kies urbo li alvenis en 1511 danke al mecenato de la bankisto Agostino Chigi, en kiu li asimilas la stilon de Rafaelo kaj de Mikel-Anĝelo; kaj unu dua periodo roma, post la Rabado de Romo en 1527, en kiu lia pentrarto iĝas pli severa kaj esenca, kongrue kun la spirito de la Katolika Reformacio kiu videblos poste en la politiko de la Koncilio de Trento.
Piombo laboris por la plej povegaj gravuloj siaepokaj —bankistoj, nobeloj, ambasadoroj, komercistoj, papoj— kaj influis povege sur aliaj grandaj pentristoj manieristaj —ĉefe sur Bronzino— kaj ankaŭ sur la hispana pentrarto siaepoka. Li elstaris pro siaj portretoj, mitologiaj kaj religiaj pentraĵoj. Multaj el tiuj ekspoziciiĝas ĉe la plej gravaj muzeoj de la mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.