Viterbo

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Viterbo
Remove ads

Viterbo estas urbo kaj komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la samnoma provinco Viterbo, kies ŝefurbo ĝi estas. Komence de 2023 en la komunumo vivis 65 949 loĝantoj sur areo de 406,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 162 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Rosa de Viterbo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Viterbo (apartigilo)
Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...

Najbaras la komunumoj Bagnoregio, Bomarzo, Canepina, Caprarola, Celleno, Civitella d'Agliano, Graffignano, Marta, Monte Romano, Montefiascone, Ronciglione, Soriano nel Cimino, Tuscania, Vetralla kaj Vitorchiano.

Remove ads

Geografio

Viterbo kuŝas sur vulkandevenaj montetoj, ĉirkaŭ je 300 m super la marnivelo.

Nomo

La nomo Viterbo devenas el la latinaj vortoj vetus (malnova) kaj urbs (urbo). Do Viterbo signifas "malnova urbo".

Vidindaĵoj

  • Katedralo de sankta Lorenco, fondita en la 12-a jarcento
  • Preĝejo nova de sankta Maria, fondita en 1080 kaj sufiĉe bone konservita, kun pluraj mezepokaj artaĵoj
  • Preĝejo de sankta Silvestro, ankaŭ mezepoka
  • Palaco de la Papoj, konstruita ĉirkaŭ 1260, fama pro la konklavo plej longdaŭra en la tuta historio de la papoj (de 1268 al 1271)
  • Mezepoka kvartalo
  • Urba muzeo

ktp

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads