komunumo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Rémy-de-Provence (en la provenca okcitana: Sant Romieg de Provença en klasika kaj Sant Roumié de Prouvènço en mistralia) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 9 619 loĝantoj.
Saint-Rémy-de-Provence | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Riverbuŝoj de Rodano | ||||
Arondismento | Arles | ||||
Kantono | Salon-de-Provence-1 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 13100 [+] | ||||
Poŝtkodo | 13210 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 619 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 108 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 47′ N, 4° 50′ O (mapo)43.7894444444444.8316666666667 [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 89,09 km² (8 909 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Rémy-de-Provence [+] | |||||
La urbonomo rilatas al Sankta Remiĝo de Reims.
Saint-Rémy-de-Provence estas ĉirkaŭ 20 km sude de Avignon, ĝuste norde de la montaro Alpilles. La trajnstacio de Avignon TGV estas same je 20 km el la urbo. La plej proksimaj flughavenoj estas en Avignon, Nîmes kaj Marsejlo.
La mistralo estas vento kiu blovas violente el nordo aŭ nordokcidento, speciale dum vintro kaj printempo. Forta vento okazas 100 tagojn jare averaĝe, kaj pli malforta vento pluajn 83 tagojn. Tio lasas ĉirkaŭ 182 tagojn senventajn. Estas du tipoj de "mistralo": nome la blanka mistralo kiam la ĉielo klaras kaj la natura lumo pliiĝas, kaj la nigra mistralo kiu estas pli rara sed venas akompanata de pluvo.
Je suda areo de la urbo, la ruinoj de la romia urbo Glanum videblas ankoraŭ, kun triumfa arko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.