Saint-Méloir-des-Bois - jen france, prononco [sɛ̃melwaʁdɛbwa], bretone Sant-Melar - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 270 loĝantoj sur areo de 6,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Bourseul, Corseul, Jugon-les-Lacs, Mégrit, Plélan-le-Petit kaj Saint-Michel-de-Plélan.
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plancoët / Plangoed | ||
INSEE kodo | 22317 [+] | ||
Poŝtkodo | 22980 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 270 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 27′ N, 2° 15′ U (mapo)48.4575-2.2508333333333 [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Areo | 6,13 km² ( 613 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Méloir-des-Bois [+] | |||
Historio
La paroĥo de Saint-Méloir, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando de Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Méloir.
- 1790 : altigita al komunumo
- Dum la franca Revolucio, la komunumo, tiam nomata Saint-Méloir, provizore estis nomata Méloir-Richaux[1].
- 25 decembro 1997 : ekprenis la nomon "Saint-Méloir-des-Bois"[1]
Heraldiko
Blazono | france De gueules aŭ dix molettes d'or ordonnées 4, 3, 2 et 1. esperante Ruĝa kun dek stelringoj metitaj 4, 3, 2 kaj 1. |
|
---|---|---|
Detaloj | Klaras ke en la informkesto kaj en la kolono sur la informkesta bildo montratas iom alispeca blazono. Estas suspekto ke la blazono kun la 10 stelringoj estas la pli nova, sed ankoraŭ mankas informoj kaj referencoj pri la jaro en kiu okazis la ŝanĝo. |
Lokoj kaj monumentoj
- Klasitaj lokoj
- Preĝejo (19-a jarcento) (1828), ŝtonstatuo (Virgulino kun birdo de la 14-a jarcento)
- Mastra altaro (18-a jarcento)
- Statuoj de sankta Petro kaj sankta Méloir (17-a jarcento)
- Procesia kruco (16-a jarcento), romiaj limŝtonoj, statuo de la Virgulino kun birdo
- Aliaj lokoj
- Kvar antikvaj kolonoj el kiuj unu milita dediĉita al la imperiestro Victorin (267-268)
- Palaceto de Miroir (privata)
- Palaceto de La Ville Rue (privata)
- Botanika ĝardeno de Gouty
- Valo de la preĝejo
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
Lieutenant Johan Gert Von Tangen, norvega avistiristo de la brita "Royal Air Force", batale faligita en kampon de la komunumo.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.