komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Corseul (prononco kɔʁsœl, jen france, bretone Kersaout) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 223 loĝantoj.
Corseul / Kersaout | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
INSEE kodo | 22048 [+] | ||
Poŝtkodo | 22130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 223 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 10′ U (mapo)48.481944444444-2.17 [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 41,74 km² (4 174 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corseul [+] | |||
Corseul - latinlingve Fanum Martis (« templo de Marso ») - estis la gaŭla-romia ĉefurbo de la Koriozolitoj, kreita en ĉ. 10 antaŭ Kristo. En la 3-a kaj 4-a jc, kiel multaj regionaj metropoloj, Fanum Martis ŝanĝis sian nomon kaj prenis tiun de la popolo, kies ĉefurbo ĝi estis. Tiuj toponimiaj ŝanĝoj okazis kiam la firmecon de la Romia Imperio disfalis. Tiam, oni observis, inter aliaj signifikaj elementoj, renaskiĝon de la antikvaj gaŭlaj diaĵoj en la religiaj skulptaĵoj kaj la dediĉaj skriboj.
En 2005, arkeologiaj fosadoj ebligis malkovri antikvan vilaon de Alleux en Taden, situanta proksime de la malnova vicus[1] voja kaj havena de Taden. Tiu domgrupo estis, dum la romia supereco, unu el la havenoj de la ĉefurbo de la civito de la Koriozolitoj, Fanum Martis, fariĝinta Corseul[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.