komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bourseul - prononco [buʁsœl], jen france, bretone Boursaout - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 218 loĝantoj sur areo de 22,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Corseul, Jugon-les-Lacs, Plancoët, Plorec-sur-Arguenon, Pluduno, Saint-Méloir-des-Bois kaj Plélan-le-Petit.
Bourseul / Boursaout | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plancoët / Plangoed | ||
INSEE kodo | 22014 [+] | ||
Poŝtkodo | 22130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 218 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo)48.487222222222-2.2597222222222 [+] | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 22,23 km² (2 223 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bourseul [+] | |||
Blazono | france Écartelé, au 1) d'argent à un chêne de sinople englandé de gueules; au 2) de gueules à trois étoiles d'argent posées 2 et 1; au 3) de gueules à une hermine passante d'argent colletée de la jarretière de Bretagne; au 4) coupé émanché d'azur et d'hermines. esperante Kvarpartigita, la unua arĝenta kun sinopla kverko ŝarĝita per ruĝaj glanoj; la dua ruĝa kun tri arĝentaj steloj metitaj 2 kaj 1; la tria ruĝa kun pasanta arĝenta ermeno kun skarpo ŝarĝita per la Ĝartero de Bretonio; la kvara ermenplena kun lazuraj segildentoj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Bourseul enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj (MH):
La muelejo ekfunkciis en 1821.
Jean-Baptiste Chesnais, posedanto, estas aŭtenta muelisto, kiu lernis sian metion en 1936 de sia onklo. La alveno de elektro en 1959 finis la agadon de muelisto.
S-ro Chesnais neniam vidis nek konis la originan radon de tiu muelejo, kiu ĉesis labori en 1920. Sed post baldaŭ unujarcenta dormo, S-ro Chesnais kaj lia bofilo rekonstruis tiun radon nun videblan.
En 1891 okazis batalo por la restaŭro de la muelejo.
Priskribo: 2 tabulradoj el kverko : unu, 7 metrojn diametra kun 48 tabuloj, dekstraflanke, restaŭrita, unu, 5 metrojn diametra kun 32 tabuloj, maldekstraflanke, refarita en 1988.
La muelejoj de Pont-Loyer ĉerpas sian movenergion de la rivero Arguenon. 400 metrojn pli alte, baraĵeto sur la rivero Arguenon kun kanaleto alportas akvon al la muelejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.