Sándor TRAUNER [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trauner Sándor, eksterlande konata Alexander Trauner estis hungara-franca pentristo, dekoraciisto, kostumisto, produktoro. Lia origina familia nomo estis TRAU.
Sándor Trauner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1906 en Budapeŝto | ||||
Morto | 5-an de decembro 1993 (87-jaraĝa) en Omonville-la-Petite | ||||
Tombo | Omonville-la-Petite vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Francio vd | ||||
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1924–1929) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenografo ĉefdekoraciisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto • Francio • Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1926–1993 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sándor TRAU [1] naskiĝis la 3-an de septembro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de decembro 1993 en Omonville-la-Petite.
Biografio
Sándor Trauner devenis el juda familio. Li studis pentradon en liberaj lernejoj de József Rippl-Rónai kaj Artúr Podolini-Volkmann en sia naskiĝurbo, poste en Hungara Belarta Altlernejo. Lia ĉefinstruisto estis István Csók. En 1925 li aliĝis al avangardaj artistaj rondoj, ekzemple al Lajos Kassák. Post 4 jaroj li translokiĝis al Parizo pro la komenciĝanta antisemitismo, li trovis laboron en la filmindustrio. En 1930 li sukcese debutis kiel dekoraciisto, tiutempe li konatiĝis inter ili kun Jacques Prévert. En 1937 li jam estis ĉefdekoraciisto. Post alveno de la nazioj li kaŝiĝis. En la 1950-aj jaroj li partoprenis ankaŭ en usonaj filmoj en Holivudo. En 1975 li revenis al Francio, kie li daŭris la filmadon, sed pli malofte li kreis ankaŭ teatrajn dekoraciojn, kulisojn. Kelkfoje li estis ankaŭ aktoro en filmoj. Li ricevis premiojn (neniam hungarajn) inter 1952-1991, inter ili la plej grava estis Oskar-premio en 1960.
Elektitaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1981)
- Parizo, Lyon (1986)
Elektitaj pentraĵoj
- Kép I. (1929)
- Párizsi utcarészlet
Elektitaj filmdekoracioj
- L’âge d'or (1930)
- Land of the Pharaohs (1955)
- Witness for the Prosecution (1957)
- The Apartment (1960)
- Irma la Douce (1963)
- Viadukt (1982)
- Subway (1985)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.