From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝbeka montokorvo aŭ simple Montokorvo, sed ankaŭ pli fidele al la scienca nomo Ruĝbeka pirokorako, Pyrrhocorax pyrrhocorax, estas birdo de la familio de Korvedoj; Ĝi estas unu el la du specioj de la genro Pyrrhocorax. Ties ok subspecioj reproduktiĝas en montaroj kaj marbordaj klifoj el Irlando kaj Britio orienten tra Hispanio kaj suda Eŭropo kaj Nordafriko al Centra Azio, norda Barato kaj Ĉinio.
Ruĝbeka montokorvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝbeka montokorvo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pyrrhocorax pyrrhocorax (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas eleganta birdo, distinga per sia brilruĝa, iom kurbeca beko kaj ruĝaj gamboj kaj piedoj. Dumfluge, la unuarangaj flugilplumoj separiĝas kvazaŭ 'fingroj'. La Ruĝbeka montokorvo faras laŭtan alvokon 'ĉiŭŭŭ' kiu kompletas la bildon de alloga birdo. (Ogilvie, Malcolm. 2008. "Choughs and Cowpats" www.birdsofbritain.co.uk)
Tiu birdo havas brilnigran plumaron kaj longan kurban ruĝan bekon, ruĝajn gambojn kaj laŭtan metalan alvokon. Ili havas lertan akrobatan flugmanieron per amplekse malfermaj unuarangaj flugilplumoj kvazaŭ fingroj. La Ruĝbeka montokorvo pariĝas porvive kaj montras filopatrion, tio estas revenemo al naskiĝloko, kio estas kutime kaveto aŭ fendo en klifo. Ili konstruas neston elbastonetoj kovrtiaj el lano, kie la ino demetas 3 ovojn. Ili manĝas ofte en aroj inter malalta herbo de paŝtejoj, kie ili prenas ĉefe senvertebrulojn.
Kvankam la specio suferas predadon kaj parazitismon, la ĉefa minaco estas ŝanĝoj en agrikultura praktiko, kiu kaŭzas malpliigon de la populacio kaj fragmentadon de la teritorio en Eŭropo; tamen, ĝi ne estas minacata tutmonde.
Tiu precipe palearkta specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema Naturae kiel Upupa pyrrhocorax.[1] Ĝi estis movita al sia nuna genro, Pyrrhocorax, de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica.[2] La nomo de la genro devenas el la Greka πύρρος (purrhos), "fairkolora", kaj κόραξ (korax), "korako".[3] La ununura alia membro de la genro estas la Flavbeka montokorvo, Pyrrhocorax graculus.[4]
Estas ok nuntempaj subspecioj, kvankam diferencoj inter ili estas malgrandaj.[5]
Detala analizo de voĉosimileco sugestas, ke la aziaj kaj etiopia rasoj diverĝis el okcidentaj subspecioj frue en la historio de evoluo kaj ke la itala Ruĝbeka montokorvo estas pli proksimaj de la nordafrikaj subspecioj ol de tiuj de la resto de Eŭropo.[14]
La Ruĝbeka montokorvo reproduktiĝas en Irlando, Britio, Manksinsulo, suda Eŭropo kaj la mediteranea baseno, la Alpoj kaj la montaroj de Azio el Turkio, tra Centra Azio, norda Barato kaj Ĉinio, kun du pliaj separataj populacioj en Etiopio. Ĝi estas nemigranta loĝanto tra sia teritorio.[5]
La ĉefa biotopo estas alta montaro; ĝi troviĝas inter 2,000 kaj 2,500 m en Nordafriko, kaj ĉefe inter 2,400 kaj 3,000 m en Himalajo. En tiu montarteritorio ili atingas la 6,000 m somere, kaj oni trovis ĝin iam eĉ je 7,950 m en la Monto Everesto.[5] En Irlando kaj Britio, ĝi reproduktiĝas ankaŭ en marbordaj klifoj, apude de herbejoj. Ili estis iam pli disvastigataj en marbordoj, sed suferis perdon de la speciala habitato.[15][16] Ili kutime reproduktiĝas je pli malaltaj teroj ol la Alpa pirokorako,[17] kiu havas dieton pli adaptitan al altaj altitudoj.[18]
Plenkreskulo de la nomiga subspecio de la Ruĝbeka montokorvo, P. p. pyrrhocorax, estas 39–40 cm longa, havas enverguron de 73–90 cm,[17] kaj pezas averaĝe 310 g.[3] La plumaro estas velurnigra, verdobrila ĉe korpo kaj la birdo havas longan kurban ruĝan bekon kaj ruĝajn gambojn. Ambaŭ seksoj estas similaj[19] sed junuloj havas oranĝan bekon kaj rozkolorajn gambojn ĝis la unua aŭtuno kaj malpli brilan plumaron.[5]
La Ruĝbeka montokorvo estas nekonfuzebla kun alia specio. Kvankam la Monedo kaj la Alpa montokorvo kunhavas sian teritorion, la Monedo estas pli malgranda kaj havas nebrilan grizan plumaron, dum la Alpa montokorvo havas pli mallongan flavan bekon. Eĉ dumfluge la du montokorvoj facile distingiĝas pro la malpli rektangulaj flugiloj de la Alpa, kaj pli longa, malpli kvadrofina vosto.[5]
La alvoko de la Ruĝbeka montokorvo estas laŭta, rinka ĉIuuu, kiu estas pli klara kaj laŭta ol la simila voĉo de la monedo, kaj ĉiam tre diferenca el la flavbeka samgenrano, kiu havas ondecajn priip kaj fajfan sŭiiiuuuu.[5] Malgrandaj subspecioj de la Ruĝbeka montokorvo havas pli altajn frekvencalvokojn ol la plej grandaj rasoj, kiel antaŭdirite pri la inversa rilato inter korpogrando kaj frekvenco.[20] ( Voĉo)
La Ruĝbeka montokorvo ne estas kolonia reproduktanto, sed ĝi estas gregema kaj manĝas en aroj de ĝis 200 birdoj en areoj kie ĝi estas sufiĉe multnombra, kaj ripozas komune en kavoj nokte (escepte nestoparoj). Ili ofte manĝas kun la Alpa montokorvo aŭ Monedo, kaj kiel sia plej proksima parenco ili povas estis scivolemaj kaj maltimidaj.[5] Ili havas lertan kaj facilan flugon kaj ŝvebas super klifoj per malfermaj flugilplumoj; ili ofte ludas per akrobataĵoj, turnoj kaj vostoĉasado.[21]
La dieto de la Ruĝbeka montokorvo konsistas ĉefe de insektoj, araneoj kaj aliaj senvertebruloj prenitaj el la grundo, el kiuj formikoj estas probable la ĉefa ero.[5] La centrazia subspecio P. p. centralis ripozas sur dorsoj de sovaĝaj aŭ hejmaj mamuloj por manĝi ties parazitojn.[22] Kvankam senvertebruloj formas plej parton de la dieto de la montokorvo, ili manĝas ankaŭ vegetalan materialon inklude falitan grenon, kaj en Himalajo estas konsiderata plago por la rikolto de hordeo.[5]
La preferata manĝohabitato estas herbejo de malalta herbo, ekzemple kie paŝtas ŝafoj kaj kunikloj. Estas taŭgaj ankaŭ herbejoj kiu suferas marbordan saligon aŭ malfruktodonajn grundojn.[23][24]
Kie ambaŭ specioj de montokorvoj koincidas, estas nur malmulta konkurenco por manĝo. Italia studo montris ke la vegetala parto de la vintra dieto de la Ruĝbeka montokorvo estiss preskaŭ nur bulboj de Liliacoj, dum la Alpa montokorvo prenas berojn. Junie la Ruĝbeka montokorvo manĝas larvojn de papilioj dum la Alpa montokorvo manĝas pupojn de Tipuledoj. Pli malfrue somere la Alpa montokorvo manĝas ĉefe akridojn, dum la Ruĝbeka montokorvo aldonas pupojn de tipuledoj, larvojn de muŝoj kaj skarabojn al sia dieto.[25]
La Ruĝbeka montokorvo reproduktiĝas el la tria jaro kaj kutime faras ununuran ovodemetadon jare,[3] kvankam la aĝo de la unua reprodukto estas pli alta en la grandaj populacioj.[26] La paro montras fortan partnerecon kaj filopatrion kiam la paro formiĝis.[27] La fortika nesto estas komponita el radiketoj kaj tigoj de kaluno, ulekso aŭ aliaj plantoj kaj estas kovrita el lano aŭ haro;[28] en centra Azio, la harojn ili prenas el vivaj ekzempleroj de Himalaja hemitrago.[22] La nesto estas konstruita en kavo aŭ simila fendo en rokego aŭ klifa surfaco.[28] Ili povas uzi ankaŭ malnovajn konstruaĵojn, kaj en Tibeto eĉ funkciantaj monaĥejoj havigas nestolokojn, kiel eventuale ankaŭ modernaj konstruaĵoj en urboj de Mongolio, inklude la ĉefurbon Ulaanbaataro.[5] La Ruĝbeka montokorvo uzas aliajn artefaritajn lokojn kiel ŝtonminejoj kaj minejoj por nestumado se estas disponeblaj.[29]
La ino de Ruĝbeka montokorvo demetas 3 al 5 ovojn.[3] Ili estas punktitaj, ne ĉiam dense, en variaj nuancoj de bruno kaj grizo sur kremkolora fono.[28] La ovogrando estas sendependa de la demetokvanto kaj de la nestoloko, sed povas varii inter diferencaj inoj.[30] La ino kovas dum 17 aŭ 18 tagoj ĝis eloviĝo, dum kiuj ŝi estas manĝigata de la masklo. Krome ŝi kovas la idaron dum 10 tagoj,[31] kaj tiam ambaŭ gepatroj manĝigas kaj zorgas la idaron. La junuloj elnestiĝas post 31-41 tagoj post eloviĝo..[3]
La surviva indico de junuloj dum la unua jaro estas 72.5 %, sed la plenkreskula surviva jarindico estas nekonata,[3] kvankam oni registris aĝon de ĝis 17 jaroj.[27] La temperaturo kaj pluvo en monatoj antaŭ la reproduktado rilatas kun la nombro de junuloj elnestiĝantaj kaj ties survivindico. Idoj zorgitaj laŭ bonaj kondiĉoj survivas ĝis la reprodukta aĝo kaj havas pli longajn reproduktajn vivojn ol tiuj zorgitaj dum malbonaj kondiĉoj.[26]
La predantoj de la Ruĝbeka montokorvo inkludas la speciojn de la Migra falko, Reĝa aglo kaj Gufo, dum la Komuna korako rabas idojn.[32][33][34][35] En norda Hispanio, Ruĝbekaj montokorvoj prefere nestumas ĉe la kolonioj de Malgranda turfalko. Tiu malgranda insektomanĝanta falko estas pli bone por detekti predanton kaj pli vigle en defendo ol ties korvedaj najbaroj. La reprodukta sukceso de la Ruĝbeka montokorvo najbare de turfalkoj estas eĉ pli alta ol tiu de la propraj turfalkoj, kun malalta indico de perdoj (16 % ĉe falkoj, 65 % en aliaj lokoj).[35]
Tiu specio estas foje parazitita de la Tufkukolo, nestoparazito al kiu la Eŭrazia pigo estas la ĉefa gastiganto.[36] Ruĝbekaj montokorvoj povas suferi de sangoparazitoj kiel Plasmodium, sed studo en Hispanio montris, ke nur je 1 % kaj ne malbonigus la vivesperon kaj konservado de la specio.[37] Tiuj malaltaj niveloj de parazitismo kontrastas kun alta indico en aliaj grupoj de paserinoj, ekzemple studoj pri turdedoj en Rusio montris ke ĉiuj el la specioj Riza turdo, Ruĝaksela turdo kaj Kantturdo portis hematozoojn, ĉefe Haemoproteus kaj Trypanosoma.[38]
Ruĝbekaj montokorvoj povas ankaŭ porti akarojn, sed studo pri la plumakaro Gabucinia delibata, akiritaj de junuloj kelkajn monatojn post elnestiĝo kiam ili venas al komunaj ripozejoj sugestas, ke fakte tiu parazito povus plibonigi la korpokondiĉon de la gastiganto. Tio eblas ĉar la plumakaroj purigas plumojn kaj evitas patogenojn,[39] kaj povus komplementi aliajn plumozorgojn kiel sunbanado aŭ purigado de la plumaro per formikoj (la formika acido el insektoj evitas parazitojn).[5]
La Ruĝbeka montokorvo havas etendan teritorion de ĉirkaŭ 10 milionoj da km² kaj grandan populacion de ĉirkaŭkalkulitaj 86,000 al 210,000 individuoj nur en Eŭropo. Tutmonde konsiderata tiu specio ne alproksimiĝas al la kriterioj pri malpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo (malpliiĝo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ 3 generacioj), kaj estis konsiderata kiel Malplej zorgiga.[40]
Tamen la Eŭropa teritorio malpliiĝis kaj fragmentiĝis pro perdo de la tradicia paŝtado, persekutado kaj ĝenado dum reproduktado, kvankam la populacioj en Francio, Britio kaj Irlando stabiliĝis.[28] La Eŭropa reproduktanta populacio estas inter 12,265 kaj 17,370 paroj, sed nur en Hispanio la specio estas ankoraŭ disvastigata. Ĉar en la resto de la kontinento la reproduktaj areoj fragmentiĝis kaj izoliĝis, la Ruĝbeka montokorvo kategorias kiel "vundebla" en Eŭropo.[29]
En Hispanio, la Ruĝbeka montokorvo lastatempe etendis sian teritorion per uzado de malnovaj konstruaĵoj, kun 1 175 reproduktaj paroj en 9,716 km². Tiuj novaj reproduktejoj ĉirkaŭas la originajn montareojn. Tamen la populacioj de konstruaĵoj estas minacataj de homa ĝenado, persekutado kaj perdo de malnovaj konstruaĵoj.[41] En 2022-2023 oni registris grandan dormejon de ĝis 1 200 individuoj en Minas de Alquife, depresio de Guadix-Baza, provinco Granado.[42]
En Greka mitologio, la Ruĝbeka montokorvo, konata ankaŭ kiel 'markorvo', estis konsiderata ligata al Titanoj, Krono kaj la magia insulo de Kalipso,[43] kie "La larĝflugilaj birdoj faras hejmon/La montokorvoj, markorvoj, parolemaj korvoj,"[44]
La Ruĝbeka montokorvo havas longan asocion kun Kornvalo kaj aperas en la kornvala blazono.[45] Landa legendo diras ke Reĝo Arturo ne mortis sed transformiĝis en Ruĝbeka montokorvo,[46] kaj pro tio mortigi tiun birdon estis malbonsortiga.[43]
Ĝis la 18a jarcento la Ruĝbeka montokorvo asociiĝis ankaŭ kun fajroj.
Heraldike tri Ruĝbekaj montokorvoj aperas en la blazono de la arkiepiskopo Thomas Becket.[47] Kaj pro ĝis konekto kun la sanktulo, ankaŭ la urbo de Canterbury havas Ruĝbekan montokorvon en sia blazono.[48] Tiu specio aperis en poŝtmarkoj de Butano, Gambio, Manksinsulo, Turkmenio kaj Jugoslavio.[49]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.