Vaporanasoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vaporanasoj estas genro (Tachyeres) de anasoj de la familio de Anatedoj. Ĉiu el la kvar specioj loĝas en Sudameriko, kaj ĉiuj escepte la Fluganta vaporanaso estas neflugaj; eĉ tiu ununura specio flugokapabla rare ekflugas al aero.[1]
Vaporanasoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Falklanda vaporanaso, Tachyeres brachypterus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Tachyeres patachonicus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La genronomo Tachyeres, "havanta rapidajn remojn" aŭ "rapidremisto", devenas el antikva greka ταχυ- "rapida" + ἐρέσσω "Mi remas". La komuna nomo "vaporanasoj" devenas el fakto ke, kiam naĝas rapide, ili flugilfrapas enakve samtempe ke ili uzas siajn piedojn, tiele ke ili kreas efikon similan al tiu de perpadela vaporŝipo. Pro simileco kun remado, oni nomigas tiun genron ankaŭ remanasoj.
Ili estas kutime lokigitaj en la subfamilio de Tadornenoj. Tamen analizoj pere de DNA indikas, ke tiu Tachyeres apartenas al distinga klado de mutaciaj sudamerikaj plaŭdanasoj, kiu inkludus ankaŭ la Brazilan, la Krestan, kaj la Okulvitran anasojn.[2]
Estas kvar specioj:[1]
- Fluganta vaporanaso Tachyeres patachonicus
- Fuegia vaporanaso Tachyeres pteneres
- Blankakapa vaporanaso Tachyeres leucocephalus
- Falklanda vaporanaso Tachyeres brachypterus
La Ĉubuta vaporanaso aŭ Blankakapa vaporanaso estis priskribata nur en 1981.[1]