Blankakapa vaporanaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉubuta vaporanaso aŭ pli precize laŭ la scienca nomo Blankakapa vaporanaso aŭ Blankakapa remanaso (Tachyeres leucocephalus) estas nefluga anaso endemia de Argentino.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakapa vaporanaso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tachyeres leucocephalus (Humphrey & Thompson, 1981) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas la plej ĵuse agnoskata specio inter la vaporanasoj, ĉar estis priskribata nur en 1981. Tio okazis ĉar ĝi troviĝas nur laŭlonge de tre malgranda kaj dise loĝata zono marborda ĉe la Golfo San Jorge en suda Ĉubutio kaj norda Provinco Santa Cruz, kaj ĉar vaporanasoj estas anasoj kiuj ĝenerale aspektas tre similaj laŭ plumaro.
Ĉiukaze ĝi estas konsiderata abunda en sia malgranda teritorio.